Je 5/13/08, mireille:

[...]

>  Mi konsentas kun via propono distingi la ŝmirmarmeladon kaj la
>  pecan marmeladon, tamen kial ne "bombonmarmelado" por la dua?

Mi pensis pri ĉi tiu eblo, sed trovis ĝin misgvida: ekzistas ĉokoladaj
bombonoj farĉitaj je ... marmelado, kaj "bombonmarmelado" estus trafa
nomo por tia farĉo.

>  Kie mi estas ĉitempe mi ne povas alŝuti la ŝanĝojn en revo
>  anoncitajn per Revo Upload ĉar mia konektado al la reto estas tre
>  tre malrapida.  Sekve mi ne scias ĉu estas nova versio por la paĝo
>  pri marmelado.

Ĵus mi kontrolis: la paĝo ne estas ŝanĝita.

>  Tiu kiun mi havas estas la 1.16 2007/06/19 16:30:37
>  en kiu mi legas:
>  "Speco de konfitaĵo el fruktoj kuiritaj kun sukero sufiĉe longe, por ke
>  ili konsistigu densan kaĉon."

>  Mi demandas ĉu tiu difino taŭgas por la rusaj marmeladoj.
>  Ĉu rusoj povas imagi ke marmeladoj estas iel kaĉaj?

Ne, tio neniel konvenas por la rusa "marmelad".

Ruslingve estas multe pli da vortoj kaj konceptoj por tio:

1. La hejma vorto "varenje" estas la ĝenerala "konfitaĵo" tamen kutime
   implicas ke la fruktoj konservas sian formon, eblas apartigi la
   frukton kaj la siropon.

2. Konfitaĵo diskuirita ĝis homogena maso estas speco de "fast food",
   ĝi estas pli facile farebla kaj pli konvena por amasa industria
   produktado.  Do, oni rilatas al ĝi kiel al "fast food".  Oni nomas
   ĝin "povidlo" (la plej homogena) aŭ dĵem (laŭ la angla "jam") aŭ
   "konfituro" -- depende je la grado de homogeneco.  "Dĵem" estas io
   meza inter "varenje" kaj "povidlo": la frukto (ekz-e abrikoto)
   ankoraŭ estas apartigebla, sed jam kiel tute senforma floko.  Mi
   dirus, ke "dĵem" estas fuŝita "varenje".

3. Ankaŭ ekzistas ĵeleoj.

>  Ŝajnas al mi ke por ambaŭ marmeladoj sufiĉas:
>  "Speco de frukta konfitaĵo" kun sendo al "konfitaĵo" kaj aldono de
>  ŝmirmarmelado kaj de bombonmarmelado (aŭ peca marmelado).

Mi konsentas, ke la rusa senco ne estas internacia.  Mi opinias
akceptebla, ke "marmelado" restu baze konfitaĵa; kaj ke la rusa
"pecmarmelado" estu same speciala derivaĵo, kiel "marrozo" (= aktinio)
kompare kun "rozo".

--
Sergio

Rispondere a