2008/5/11 mireille.corobu <[EMAIL PROTECTED]>:
> Ĉu la vorto "marmelado" taŭgas por tiaj sukeraĵoj, mi demandas. Ja oni
> bezonas trovi vorton por ili.
La problemo estas ankaux en tio, ke en la rusa tio nomigxas gxuste
"marmelad". Kaj se ni preskribos uzis por rusa "marmelad" ion alian,
kaj por rusa "povidlo" - "marmeladon", do ni kreos ankoraux unu falsan
amikon kaj grandan konfuzon por rusaj esperantistoj.
Se (kiel mi skribis apude) en Esperanto estas unu vorto "pastecxo" por
du (aux ecx tri) nocioj, tute malsamaj por ruslingvanoj ("pirog",
"pasxtet", "ovosxcxnaja ikra"), do ni agu simetrie kaj estu unu vorto
"marmelado" por du nocioj, malsamaj por okcidentanoj ;)
--
Yury Finkel
I. Efremov. "Tais el Ateno": http://www.esperanto.mv.ru/Efremov/tais.html