2008/8/27 mjb0_wanadoo <[EMAIL PROTECTED]>

> Mi opinias, ke tiu demando cxirkaux la "permesiloj" estas, milde dirite,
> tute vana diskuto (en la franca oni dirus "musxbugrado").


Versxajne vi ne estas sola.
Sed kial vi do ne simple akceptas la proponon tiel ke ni povas lasi tiun cxi
(vanan aux nevanan) diskuton?   ;-)



Estas homoj, kiuj afektas kredi, ke tiaj formalajxoj havas ian legxan
> valoron, ili miaopinie eraras: estas nur ludilo por trompi la kredemulojn.


Mi ankaux forte dubas cxu iam vere estus tribulano en "Esperantujo" pri tio
cxi. Sed homoj kiuj insistas je la formalajxoj ja ekzistas, kaj estas
suficxe da ili ke la artikoloj de ReVo ne povas esti uzitaj en ekz. la
Vikipedio.



>
> Nun, se tamen hipotezi, ke la demando serioze koncernas la estontecon de
> REVO, mi sxatus vidi konvinkan argumentaron en komprenebla lingvajxo:
>
> (1) Pruvo, ke la nuna permesilo ne kongruas kun la celo X
> (2) Pruvo, ke la celo X estas celebla, celenda kaj estos efektive celata de
> REVO
> (3) Pruvo, ke la nova permesilo kongruas kun la celo X
>
> Bv pardoni min, se tio jam estis diskutata, sed sxajnas, ke neniun gxenos
> ricevi koncizan resumon laux la supraj linioj, antaux ol respondi al
> Wieland.


Bone, se vi tiel deziras mi volonte provas vortigi la aferon laux viaj
gvidlinioj:


Celo: Povi adapti tauxgajn artikolojn de ReVo al la Vikipedio.
(1) La tekstmaterialo en ReVo estas sub licenso GPL. En GPL estas postulo ke
la teksto kaj cxiuj derivajxoj kaj kopioj devas restu sub GPL.
     Vikipedio postulas ke cxiuj kontribuoj estu sub iicenso GFDL. Aliaj
kontribuoj estas forigotaj.
(2) La novaj artikoloj pri la titanoj estus tauxga materialo ankaux por
enciklopedio.
(3) La proponita licenco "Publika havaĵo" havas neniujn postulojn. Tial oni
rajtas i.a. adaptigi artikolojn kaj meti ilin en Vikipedio (sub GFDL).


Celo: Povi kopii tauxgajn artikolojn de ReVo al aliaj vortaroj. Ni prenu
P.I.V kiel konata ekzemplo de vortaro (sed vi elektu alian vortaron
lauxplacxe)
(1) PIV ne estas kaj ne estos sub GPL. Tial ne eblas.
(2) La plejplejmultoj de ni esperantistoj faras laboron por Esperanto
senpage. Por la plejplejmulto de ni estus nur gxojo se nia laboro estas
pluuzata por Esperanto.
(3) La proponita licenco "Publika havaĵo" havas neniujn postulojn. Tial oni
povas i.a. adaptigi artikolojn kaj meti ilin en PIV.



Do, mi esperas ke tio cxi estas suficxe klara kaj eble exc konvinka.


Cetere (ecx se estas ege teda temo :-) eble iu sxatus volas vidi kiel
versxajne aspektus la novan licenson:



[image: publika havaĵo]<http://commons.wikimedia.org/wiki/Image:PD-icon.svg>
*Ni, la kreintoj de ĉi ReVo, ĝin lasas kiel publikan
havaĵon<http://eo.wikipedia.org/wiki/Publika_hava%C4%B5o>.
Ĉi tio validas en ĉiuj landoj.*

Se tio ne leĝe eblas:
*Mi donas al ĉiuj la rajton uzi ĉi tiun verkon por ĉia ajn uzo senkondiĉe,
krom se leĝoj postulas tiajn kondiĉojn.*

(adaptita de http://commons.wikimedia.org/wiki/Template:PD-self/eo )

Komparu kun la nuna licenso: http://www.reta-vortaro.de/revo/dok/copying.txt


Kore
Jacob

-- 
Jacob Nordfalk
Venu al la plej granda kultura evento en esperantujo: Kultura
Esperanto-Festivalo - la 7a ĝis la 12a de julio 2009 - http://kef.saluton.dk

Rispondere a