Jacob:

>>Nun, se tamen hipotezi, ke la demando serioze koncernas la estontecon de 
>>REVO, mi sxatus vidi konvinkan argumentaron en komprenebla lingvajxo:
>>
>>(1) Pruvo, ke la nuna permesilo ne kongruas kun la celo X
>>(2) Pruvo, ke la celo X estas celebla, celenda kaj estos efektive celata 
>>de REVO
>>(3) Pruvo, ke la nova permesilo kongruas kun la celo X
>>
>>Bv pardoni min, se tio jam estis diskutata, sed sxajnas, ke neniun gxenos 
>>ricevi koncizan resumon laux la supraj linioj, antaux ol respondi al Wieland.
>
>Bone, se vi tiel deziras mi volonte provas vortigi la aferon laux viaj 
>gvidlinioj:
>
>
>Celo: Povi adapti tauxgajn artikolojn de ReVo al la Vikipedio.
>(1) La tekstmaterialo en ReVo estas sub licenso GPL. En GPL estas postulo 
>ke la teksto kaj cxiuj derivajxoj kaj kopioj devas restu sub GPL.
>      Vikipedio postulas ke cxiuj kontribuoj estu sub iicenso GFDL. Aliaj 
> kontribuoj estas forigotaj.
>(2) La novaj artikoloj pri la titanoj estus tauxga materialo ankaux por 
>enciklopedio.
>(3) La proponita licenco "Publika havaĵo" havas neniujn postulojn. Tial 
>oni rajtas i.a. adaptigi artikolojn kaj meti ilin en Vikipedio (sub GFDL).
>
>
>Celo: Povi kopii tauxgajn artikolojn de ReVo al aliaj vortaroj. Ni prenu 
>P.I.V kiel konata ekzemplo de vortaro (sed vi elektu alian vortaron lauxplacxe)
>(1) PIV ne estas kaj ne estos sub GPL. Tial ne eblas.
>(2) La plejplejmultoj de ni esperantistoj faras laboron por Esperanto 
>senpage. Por la plejplejmulto de ni estus nur gxojo se nia laboro estas 
>pluuzata por Esperanto.
>(3) La proponita licenco "Publika havaĵo" havas neniujn postulojn. Tial 
>oni povas i.a. adaptigi artikolojn kaj meti ilin en PIV.
>
>Do, mi esperas ke tio cxi estas suficxe klara kaj eble exc konvinka.

Klara, jes, kaj mi dankas pro la peno, tamen ne konvinka por mi, cxar tio, 
kion mi plej timas estas prirabado de REVO fare de ne tre lertaj personoj, 
kiuj riskas difekti la enhavon de la materialo (supozeble ne cxiuj REVO-aj 
subtilajxoj estas tradukeblaj al Vikipediaj) kaj la intencojn de la 
auxtoroj. Aliflanke mi ne plendus pro inteligente farita plagiato, ecx sen 
cito de la fonto.

Se la okazoj transporti materialon el REVO al alia verko ne tre oftas (kion 
mi supozas), cxu ne eblus elturnigxi per limigitaj permesoj? Cxu la 
permesilaj burokratoj ne elpensis sistemon de parta "licenco"?

Kore,

Marc






Rispondere a