Ankaux mi respondu al la demando de Wieland, kvankam delonge ne partoprenis en la redaktoj (sed espereble tio povos sxangxigxi).
Mi opinias, ke tiu demando cxirkaux la "permesiloj" estas, milde dirite, tute vana diskuto (en la franca oni dirus "musxbugrado"). Estas homoj, kiuj afektas kredi, ke tiaj formalajxoj havas ian legxan valoron, ili miaopinie eraras: estas nur ludilo por trompi la kredemulojn. Nun, se tamen hipotezi, ke la demando serioze koncernas la estontecon de REVO, mi sxatus vidi konvinkan argumentaron en komprenebla lingvajxo: (1) Pruvo, ke la nuna permesilo ne kongruas kun la celo X (2) Pruvo, ke la celo X estas celebla, celenda kaj estos efektive celata de REVO (3) Pruvo, ke la nova permesilo kongruas kun la celo X Bv pardoni min, se tio jam estis diskutata, sed sxajnas, ke neniun gxenos ricevi koncizan resumon laux la supraj linioj, antaux ol respondi al Wieland. Kore, Marc > Message du 26/08/08 22:29 > De : "Russ Williams" > A : [email protected] > Copie à : > Objet : Re: [revuloj] Cxu sxangxi la permesilon de ReVo? > > > On Tue, Aug 26, 2008 at 8:05 PM, Wieland Pusch wrote: > > Kion Russ Williams kaj Carlos Garcia kiuj lastatempe aldonis > > sxangxojn? > > Mi konfesas ke ekde jaroj mi fojfoje provis kompreni la diversajn > diferencojn kaj implicojn de GPL, GDFL, diversaj opcioj de Creative > Commons, ktp ... kaj mi neniam suficxe komprenas nek memoras por havi > validan opinion. :/ > > Sed neformale mi dirus ke mi prilaboras ReVon (kaj Vikipedion) kun > intenco ke la informo estu libere legebla de cxiu ajn. > > amike > russ > > ------------------------------------ > > retposhtaj adresoj: > por afishi mesaghon: [email protected] > por aboni: [EMAIL PROTECTED] > por malaboni: [EMAIL PROTECTED] > administranto: [EMAIL PROTECTED] > > URL: > http://www.yahoogroups.com/group/revulojYahoo! Groups Links > > > > >
