Jacob: >> >Do, mi esperas ke tio cxi estas suficxe klara kaj eble exc konvinka. >> >>Klara, jes, kaj mi dankas pro la peno, tamen ne konvinka por mi, cxar tio, >>kion mi plej timas estas prirabado de REVO fare de ne tre lertaj personoj, >>kiuj riskas difekti la enhavon de la materialo > >Bone, sed tiu cxi timo ja ne rilatas al la permesilo/licenco: > >Jam hodiaux iu ajn ja rajtas kopii ReVon, fari terurajn miskomprenojn kaj >enmeti malgxustegajn informojn, kaj publikigi la rezulton sub la permesilo >GPL.
Eble, sed se la fusxulo laboras por Vikipedio la efiko de la fusxo estas multobligita. Almenaux la nekohereco inter permesiloj ebligas tion cxi eviti. >>(supozeble ne cxiuj REVO-aj >>subtilajxoj estas tradukeblaj al Vikipediaj) kaj la intencojn de la >>auxtoroj. > >Povas esti, sed nu, kio estus pli bone: >1) Ke ne tre lerta persono kopias artikolon al Vikipedio de ReVo. >2) Ke ne tre lerta persono reverkas artikolon por Vikipedio baze de >informoj de ReVo (aux nur redaktas gxin iomete, por kasxi sian plagiaton) Estas fakte tri ebloj: (1) malbone kopii kun rajto, (2a) malbone kopii sen rajto, (2b) malbone reverki surbaze de REVO. Kaj mi klare preferas (2b). >Evidente, permesi kopiadon de ReVo altigus la nivelon de Vikipedio. >Kaj malpermesi malaltigus la nivelon. Mi ne certas. REVO estas vortaro, Vikipedio enciklopedio. Multo el la REVO-a enhavo ne tauxgas por Vikipedio. >Kaj ne nur pensu pri Vikipedio! Pensu ankaux pri germana-esperanta >vortaro, pri PIV, pri lernolibroj, pri retejoj! Mi pensas... sed ne certas, ke por ili REVO estas la ideala fonto. Oni certe povus trovi rimedon disponigi al dezirantoj tion, kion ili bezonas, ne ludante per permesiloj kaj tiajxoj. >Aldone, teni GPL por malhelpi specifan alian kvazaux fratinan projekton >(Vikipedion) sxajnas al mi esti mis-uzo de licenca teknikajxo. Vikipedio supozeble ne petis nian opinion, kiam gxi elektis, ke oni ne rajtas enkonduki jam publikigitan materialon, krom se kun tia aux tia permesilo. >>Aliflanke mi ne plendus pro inteligente farita plagiato, ecx sen >>cito de la fonto. > >Parolante pri plagiato, cxu vi tuthazarde rimarkis la ekzaktan saman >vortumon cxi tie: ><http://reta-vortaro.de/revo/art/plagia.html>http://reta-vortaro.de/revo/art/plagia.html >http://eo.wikipedia.org/wiki/Plagiato >(kia sarkasma koincido, jam plagiatoj okazadas). Estas kopio de la PV-a difino. Sed ecx se plenrajte, kion gxi faras en Vikipedio? >Se ReVo ne decidas pri alia permesilo cxu mi kiel repondeca vikipediisto >forprenu la artikolon de vikipedio? >Cxu vere estas tio, kion vi deziras? La vikipedia "moralo" lasas min indiferenta. >>Se la okazoj transporti materialon el REVO al alia verko ne tre oftas (kion >>mi supozas), cxu ne eblus elturnigxi per limigitaj permesoj? Cxu la >>permesilaj burokratoj ne elpensis sistemon de parta "licenco"? > >Mi ne certas cxu eble por aliaj licencoj, sed certe ne por GPL. >GPL estas t.n. "virusa" (angle: viral): Se vi prenas ECX UNU FRAZON de >GPLa teksto kaj enmetas en alia teksto tiam la TUTA teksto sen-escepte >devas esti sub GPL! >Jen punkto 2 b) de ><http://www.reta-vortaro.de/revo/dok/copying.txt>http://www.reta-vortaro.de/revo/dok/copying.txt > >: > > b) You must cause any work that you distribute or publish, that in > whole or in part contains or is derived from the Program or any > part thereof, to be licensed as a whole at no charge to all third > parties under the terms of this License. Se mi citus difinon el REVO en iu revua artikolo, cxu la eldonisto devus rezigni je cxiuj rajtoj pri sia revuo, krom tiuj de GPL-permesilo? Absurde. >Kial? Cxar GPL ne estas celata al artikoloj, sed al la fontokodo de >komputilaj programoj (kaj mi iom miras kial oni entute elektis GPL por la >artikoloj de ReVo) >Oni povus doni kopianto/derivanto plurajn permesilojn por elekti inter >(tio estis mia originala propono), sed se inter ili estus GFDL tiam >Vikipedio povus kopii. >Aux se vi pensas pri tio ke cxiu kopianto/derivonto devus skribi kaj peti >apartan permeson? Jes mi supozas ke tio teorie eblas, sed cxu kiu persono >decidu pri tio? Aux cxu ni la tuta listo estu demandata? Aux cxu >komisiono? Mi iom dubas cxu iu emus starigi la burokration. Tio ne estas nevenkebla: se SAT deziros uzi REVO-an materialon, ni certe povas en la diskutlisto pristudi tion. Vikipedio, kiu sxatas burokratiajn procedurojn, starigu la propran sistemon por centrigi la kopipetojn kaj ilin transdoni al iu REVO-redaktanto, speciale komisiita por doni aprobon. Sed mi rediras, ke mi ne komprenas, kial la enhavo de REVO devus esti kopiita en Vikipedion. Kore, Marc
