Kara Marc,

Wednesday, August 27, 2008, 7:33:41 PM, Marc/vi skribis:
MB> Klara, jes, kaj mi dankas pro la peno, tamen ne konvinka por mi, cxar tio,
MB> kion mi plej timas estas prirabado de REVO fare de ne tre lertaj personoj,
MB> kiuj riskas difekti la enhavon de la materialo (supozeble ne cxiuj REVO-aj
MB> subtilajxoj estas tradukeblaj al Vikipediaj) kaj la intencojn de la 
MB> auxtoroj.
Vi estas nur la auxtoro de la artikolo en ReVo. Se iu kopias kaj
difektas la enhavon, vi ne estas la auxtoro de tio stultajxo.

Kaj laux mi oni ankaux nun ne povas malebligi la mallertan kopiadon.
Kiel vi mem skribis la legxoj estas suficxe vane.

Fakte GPL ecx permesas la prirabadon de ReVo kaj ankaux la
difektadon, se la rezulto dauxre estas sub GPL.

MB> Aliflanke mi ne plendus pro inteligente farita plagiato, ecx sen
MB> cito de la fonto.

MB> Se la okazoj transporti materialon el REVO al alia verko ne tre oftas (kion
MB> mi supozas), cxu ne eblus elturnigxi per limigitaj permesoj? Cxu la 
MB> permesilaj burokratoj ne elpensis sistemon de parta "licenco"?
Do vi proponas nur permesi vikipedion kaj eble viktionary uzi ReVo?
Sed ne ekzemple lernu.net
Aux por lernolibro aux presita vortaro?

La sxangxo de la licenco signifas demandi pli ol cent homoj (kaj
ricevi respondon). Tio nun ankoraux eblas, post denove dek jaroj eble ne plu.

-- 
amike
 Wieland                            mailto:[EMAIL PROTECTED]


        
                
___________________________________________________________ 
Der frühe Vogel fängt den Wurm. Hier gelangen Sie zum neuen Yahoo! Mail: 
http://mail.yahoo.de

Rispondere a