> >Do, mi esperas ke tio cxi estas suficxe klara kaj eble exc konvinka.
>
> Klara, jes, kaj mi dankas pro la peno, tamen ne konvinka por mi, cxar tio,
> kion mi plej timas estas prirabado de REVO fare de ne tre lertaj personoj,
> kiuj riskas difekti la enhavon de la materialo


Bone, sed tiu cxi timo ja ne rilatas al la permesilo/licenco:

Jam hodiaux iu ajn ja rajtas kopii ReVon, fari terurajn miskomprenojn kaj
enmeti malgxustegajn informojn, kaj publikigi la rezulton sub la permesilo
GPL.



> (supozeble ne cxiuj REVO-aj
> subtilajxoj estas tradukeblaj al Vikipediaj) kaj la intencojn de la
> auxtoroj.


Povas esti, sed nu, kio estus pli bone:
1) Ke ne tre lerta persono kopias artikolon al Vikipedio de ReVo.
2) Ke ne tre lerta persono reverkas artikolon por Vikipedio baze de informoj
de ReVo (aux nur redaktas gxin iomete, por kasxi sian plagiaton)

Evidente, permesi kopiadon de ReVo altigus la nivelon de Vikipedio.
Kaj malpermesi malaltigus la nivelon.

Kaj ne nur pensu pri Vikipedio! Pensu ankaux pri germana-esperanta vortaro,
pri PIV, pri lernolibroj, pri retejoj!

Aldone, teni GPL por malhelpi specifan alian kvazaux fratinan projekton
(Vikipedion) sxajnas al mi esti mis-uzo de licenca teknikajxo.



Aliflanke mi ne plendus pro inteligente farita plagiato, ecx sen
> cito de la fonto.


Parolante pri plagiato, cxu vi tuthazarde rimarkis la ekzaktan saman
vortumon cxi tie:
http://reta-vortaro.de/revo/art/plagia.html
http://eo.wikipedia.org/wiki/Plagiato
(kia sarkasma koincido, jam plagiatoj okazadas).

Se ReVo ne decidas pri alia permesilo cxu mi kiel repondeca vikipediisto
forprenu la artikolon de vikipedio?
Cxu vere estas tio, kion vi deziras?




>
> Se la okazoj transporti materialon el REVO al alia verko ne tre oftas (kion
> mi supozas), cxu ne eblus elturnigxi per limigitaj permesoj? Cxu la
> permesilaj burokratoj ne elpensis sistemon de parta "licenco"?
>

Mi ne certas cxu eble por aliaj licencoj, sed certe ne por GPL.
GPL estas t.n. "virusa" (angle: viral): Se vi prenas ECX UNU FRAZON de GPLa
teksto kaj enmetas en alia teksto tiam la TUTA teksto sen-escepte devas esti
sub GPL!
Jen punkto 2 b) de http://www.reta-vortaro.de/revo/dok/copying.txt :

    b) You must cause any work that you distribute or publish, that in
    whole or in part contains or is derived from the Program or any
    part thereof, to be licensed as a whole at no charge to all third
    parties under the terms of this License.

Kial? Cxar GPL ne estas celata al artikoloj, sed al la fontokodo de
komputilaj programoj (kaj mi iom miras kial oni entute elektis GPL por la
artikoloj de ReVo)


Oni povus doni kopianto/derivanto plurajn permesilojn por elekti inter (tio
estis mia originala propono), sed se inter ili estus GFDL tiam Vikipedio
povus kopii.
Aux se vi pensas pri tio ke cxiu kopianto/derivonto devus skribi kaj peti
apartan permeson? Jes mi supozas ke tio teorie eblas, sed cxu kiu persono
decidu pri tio? Aux cxu ni la tuta listo estu demandata? Aux cxu komisiono?
Mi iom dubas cxu iu emus starigi la burokration.


-- 
Jacob Nordfalk
Venu al la plej granda kultura evento en esperantujo: Kultura
Esperanto-Festivalo - la 7a ĝis la 12a de julio 2009 - http://kef.saluton.dk

Rispondere a