Kun grandega surprizo mi rimarkis, ke, kvankam en ReVo aperas la vortoj "fermita" kaj "malfermita" tute ne estas prezentitaj iliaj kutimaj signifoj, sed nur fakaj signifoj (lingvoscienca kaj matematika).
Nu, oni povus argumenti, ke la normalaj signifoj de "fermita" kaj "malfermita" estas rekte dedukteblaj de la signifoj de "fermi" kaj "malfermi" kaj la signifo de la participa finajho "it". Tio certe veras, sed tamen lau mi estas strange ke aperas tiuj vortoj sen iliaj normalaj signifoj. Aldone, kelkaj nacilingvaj tradukoj de "(mal)fermita" (kiel la germanaj "zu" kaj "auf") povas rilati nur al la kutimaj signifoj de "(mal)fermita" kaj ne al la prezentitaj fakaj signifoj. Fakte, la plej multaj nacilingvaj tradukoj ech ne estas perfektaj tradukoj de "fermita" kaj "malfermita", char tiuj du vortoj chiam necesigas, ke iu fermis au malfermis ion. Kelkaj esperantistoj (foje ankau mi) uzas "ferma" kaj "malferma" por esprimi la anglan "open", germanan "offen" ktp, kiuj ne necesigas ke iu fermis au malfermis la aferon (ekzemple ghi povas esti en tia stato dekomence, kiel la okuloj de hundidoj, kiujn lau strikta logiko ne eblas nomi "fermitaj", char la hundidoj ankorau ne malfermis kaj denovefermis ilin; do chi tie logike eblas nur "fermaj" au "nemalfermitaj"). Tamen kelkaj kritikas tiun uzon de "ferma" kaj "malferma". Mi ne konsentas kun la kritikantoj, sed kun la ideoj esprimitaj en PMEG: http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/principoj/finajhoj/a.html#i-srf La situacio estas tute sama pri "fiksa", "korekta", "ferma", "malferma", "fusha", "falsa", "kasha", "malkasha", "komplika" kaj "veka" (kaj ankau iom simila pri "suspekta" kaj "duba"). Kelkaj el tiuj (plej ofte "korekta" kaj "veka", sed ankau "komplika") estas ofte kritikataj, dum la plej multaj estas akceptataj kaj ech uzataj de iuj kiuj kritikas "korekta". Por mi tiu malunueco ne estas komprenebla. Oni devus trakti chiujn chi same (krom eble "suspekta" kaj "duba", kiuj ankau estas pasivecaj, sed kies koncernaj verboj ne esprimas stat-shanghon). Bedaurinde ankau ReVo nuntempe traktas ilin malunuece: Senkritike aperas pasivecaj signifoj de jenaj vortoj: fiksa, fusha, falsa, duba, malkasha, komplika, suspekta. Aliflanke "korekta" aperas kun la noto "evitinda", dum "veka" kaj "kasha" tute ne aperas. Lau mi ReVo devus unuece trakti chiujn chi adjektivojn. Ebla unueca traktado, kiu povus esti kompromiso inter tiuj, kiuj kiel mi defendas tiujn adjektivojn, kaj tiuj kiuj kritikas ilin, estus mencii chiujn tiujn adjektivojn kun aparta rimarko, ke tiuj formoj estas "lau kelkaj evitindaj", sen ke ReVo mem prenus firman starpunkton, kiel ghi nun faras che "korekta". Nu, mi atendas la opiniojn de aliaj pri la temo. Amike, Marcos
