Marcos: > Kun grandega surprizo mi rimarkis, ke, kvankam en ReVo aperas la vortoj > "fermita" kaj "malfermita" tute ne estas prezentitaj iliaj kutimaj signifoj, > sed nur fakaj signifoj (lingvoscienca kaj matematika).
tio estas rimarkinda, sed miasente ne tiom surpriza. "plena vortaro de e-o" sxparis paperon kaj laborforton por evidentajxoj, revo ne zorgas pri papero sed simile malhavas multajn kunlaborantojn. kompreneble neniu principo malpermesas, ke oni aldonu ilin... > ... > Tamen kelkaj kritikas tiun uzon de "ferma" kaj "malferma". Mi ne konsentas > kun la kritikantoj, sed kun la ideoj esprimitaj en PMEG: > http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/principoj/finajhoj/a.html#i-srf > La situacio estas tute sama pri "fiksa", "korekta", "ferma", "malferma", > "fusha", "falsa", "kasha", "malkasha", "komplika" kaj "veka" (kaj ankau iom > simila pri "suspekta" kaj "duba"). Kelkaj el tiuj (plej ofte "korekta" kaj > "veka", sed ankau "komplika") estas ofte kritikataj, dum la plej multaj > estas akceptataj kaj ech uzataj de iuj kiuj kritikas "korekta". jes. ni iam diskutis cxi tie pri iu frazo entenanta "simpatia" en aktiva senco, konforme al "simpatii". kvankam la o-vorto "simpatio" estas kutime rigardata kiel baza, tio estas tre simila stato. mi supozas, ke bone esplorante, oni trovus aliajn okazojn. > ... > Ebla unueca > traktado, kiu povus esti kompromiso inter tiuj, kiuj kiel mi defendas tiujn > adjektivojn, kaj tiuj kiuj kritikas ilin, estus mencii chiujn tiujn > adjektivojn kun aparta rimarko, ke tiuj formoj estas "lau kelkaj evitindaj", > sen ke ReVo mem prenus firman starpunkton, kiel ghi nun faras che "korekta". mi konsentas. por bona priskribo de la lingva situacio mi rekomendus prezenton per du sencoj kun la unua senco aktiva kaj la dua senco pasiva kun la proponata rimarko, do proksimume: veka 1. kiu vekas, sendormigas, vigligas: [ekzemploj] 2. vekita, ne dormanta: [ekzemploj] rimarko: cxi tiu pasiva senco estas laux kelkaj evitinda, cxar "veki" signifas sendormigi, ne sendormigxi. jxeromo
