> Ä´erom:
> > ni denove frontas la problemon, cxu revo priskribu realan aux idealigitan
> > lingvon.
> Sed vi certe ne volos priskribi lingvon en kiu oni diras "mi manÄas
> pomo" sen akuzativo. Nun en la reala lingvo tiaj ekzemploj (eventuale eÄ
> troveblaj per Guglo) abundegas.
prave. la distingo inter "eraroj" kaj "neeraroj" estas parte arbitra. gxi
tamen fontas el tradicia, komuna jugxo de parolantoj pri akcepteblaj kaj
neakcepteblaj parolmanieroj. en nia lingvo neuzo de akuzativo por objekto estas
tradicie rigardata eraro, kaj gxin oni ne trovas en fundamentaj kaj klasikaj
verkoj. male la duobla uzo de "korekta" kaj ecx de derivajxoj ("korekteco" kaj
similaj) estas trovebla en klasikaj verkoj kaj pri gxia erareco oni povas
disputi. estas do konsekvence flanke de vortaro, se gxi mencias tion kiel
parton, eventuale kiel disputatan parton de la lingvo.
(se iel interese, mi aldiru, ke mi lauxpove evitas la statan uzon de "korekta"
kaj similaj. sed miaj personaj preferoj estas unu afero, kaj verkado de vortaro
estas alia afero.)
> Mi ne komprenas, kial vi volas priskribi eraran uzon de "korekt-", nur
> Äar por okcidenteÅropanoj tio estas "natura" eraro. OkcidenteÅropanoj ne
> posedas Esperanton.
ni ne kolorigu cxion per malokcidentigo de esperanto. vi devus montri
statistike, ke la uzo de "korekta" en stata senco pli oftas cxe "okcidentanoj"
(difinobezona termino) ol cxe "nekocidentanoj"; aux montri ke gxi kauxzas pli da
malfaciloj al "neokcidentanoj" ol al "okcidentanoj". mi pensas simple, ke la
duobla uzo de "korekta" fiksigxis en la lingvo, kaj gxi aperas cxe parto de
spertaj parolantoj. cxu gxi venas el "okcidento" aux el vanuatuo estas
indiferente.
amike
jxeromo