jxeromo: > marc: > > (1) Kial majusklo? > > pri uzo de majuskloj en iu ajn lingvo mi cxiam malbone komprenis. "olimpiko" > aux "paralimpiko" sxajnis al mi propraj nomoj de eventoj, same kiel "pasko" > aux > aliaj, sed en tekstoj ambaux formoj majuskla kaj minuskla aperas, do ne sxokus > min se ni sxangxus...
Ankaux mi ne havas firman starpunkton, sed estas du aferoj por konsideri: (1) devas esti la sama konvencio kiel cxe olimpik/; (2) sxajnas al mi, ke oni uzas artikolon cxe tiuj substantivoj, kaj kvankam tio ne estas absoluta regulo, propraj nomoj gxenerale ne alprenas gxin. > > (2) Cxu la vorto uzendas unu- aux plur-nombre? > > etime gxi estas plurnombra, sed en tekstoj gxi aperas kelkfoje ununombre. mi > elektis la ununombran formon, kiun mi jugxis pli memkomprenebla, skribante pri > tio rimarkon nur cxe "olimpiko". Miaopinie necesas elekti unu rekomendindan formon kaj prezenti la variajxojn. Mi preferus ununombran bazan formon, cxar estas pli oportune povi distingi inter la cxi-jara olimpiko kaj cxiuj antauxaj olimpikoj. Eventuale eblas enkonduki du derivajxojn (~o, ~oj). Indus enkonduki ankaux "olimpikaj ludoj" (= olimpiko) kaj eventualaj variajxojn (olimpaj? olimpiaj?), almenaux en rimarko. > > > (3) Kion signifas la rimarko "En pluraj lingvoj neoficiale sed pli klare > > aperas la formo Paraolimpiko", kun ekzemplo en Esperanto kaj kun la formo > > "paralimpiko" (do ne "paraolimpiko" kaj skribita minuskle)? > > tro rapide redaktite. mi sendas korekton. (la ekzemplo efektive uzas > ununombron kaj minusklecon, sed ja tekstas la celitan formon para*o*limpiko.) Sed plia tikla afero estas, ke gxi estas en Esperanto, dum oni prezentas gxin kiel nacilingvan. > > > (4) La fontindiko de tiu lasta ekzemplo nenion klarigas: gxi resendas nur > > al la cxefpagxo http://esperanto.pl > > jes, la nuntempa preciza ligo estas http://www.esperanto.pl/page.php?tid=2542 > sed cxe pluraj informejoj, interalie cxe pola radio, mi kutime ligas nur al la > cxefpagxo, sciante, ke de tempo al tempo la retejoj reorganizigxas kaj la > precizaj ligiloj ne plu funkcias. resendo al cxefpagxo sxajnas al mi pli bona > ol eraro 404a. cxiuokaze estas atendeble ke post kelkaj jaroj cxiu ajn ligo al > ekstera retejo ne plu funkcios... Bedauxrinde, jes. Sed dume, kaj cxefe por tiaj iom dubindaj vortoj, indas uzi la pli precizan URL-on. Amike, Marc
