Jxeromo:
> bertilo:
> > Prave. Aldonindas, ke la formo "paralimpiko" neniel ajn estas
> > Esperanta kunmetajho, char ne ekzistas ia radiko au prefikso PARA/.
> > Tial "paralimpiko" neniel estas pli malbona ol ekzemple
> > "paraolimpiko". Temas simple rekta Esperantigo de la internacia
> > vorto "para(o)lympics".
> 
> laux malpli strikta rezono ol via, oni povas preferi la formon "paraolimpiko"
> kaj gxin rigardi kunmetita. en cxiu lingvo ekzistas ekzemploj de kunmetajxoj
> kun parto "mortinta", sen propra ekzisto ekster la kunmetajxo. tiu parto povas
> esti arkaika kaj ne plu komprenata, fremda, aux nomo, kiun homoj gxenerale ne
> konas. 

Cxu?? Miaopinie tiajxoj ne rajtas ekzisti en la nivelo de E-a vortfarado.

> lastatempe menciita ekzemplo en e-o estas "polocxemizo", en kiu "polo"
> (almenaux por mi) estas nura sinsekvo de silaboj, dum cxemizo ja estas la
> esperanta "cxemizo". tamen "paraolimpiko" ja estas maloficiala kaj 
> rekonstruita
> de homoj gxuste pro sento de pli granda kongruo kun ceteraj "olimpik"-vortoj.

Cxu vi ne konsentas kun tio, kion mi hieraux respondis al Sebastian, nome ke 
"polocxemizo" estas laux deveno cxemizo por ludi poloon?

Kore,

Marc

Rispondere a