> > > > bertilo:
> > > > > la formo "paralimpiko" neniel ajn estas
> > > > > Esperanta kunmetajho

> > > Jxeromo:
> > > > en cxiu lingvo ekzistas ekzemploj de kunmetajxoj
> > > > kun parto "mortinta", sen propra ekzisto ekster la kunmetajxo

(la rimarko validas pri para*o*limpiko, pardonu.

> > marc:
> > > Cxu?? Miaopinie tiajxoj ne rajtas ekzisti en la nivelo de E-a vortfarado.

jxeromo:
> > mi ne scias, kion vi nomas "nivelo de e-a vortfarado".

marc:
> Nu, mi celas la tradician kampon de vortfarado per radikoj kaj afiksoj
> oficialaj (do ekskludante la sciencajn kaj etimologiajn afiksojn aux
> "vortfarilojn"). Ni nomu tion ankaux la "tradicia ebeno".

bone.  strikte en tiu kadro ne ekzistas "mortintaj" vorteroj, aux se tiajn oni
trovus, oni dirus ke tio okazas pro misanalizo.

> Laux mi "eldoni" kaj "cxemetodo" apartenas al la tradicia ebeno de E-a
> vortfarado. "Eldoni" estas pauxsajxo, sed analizebla. "Cxemetodo" uzas la
> radikon "cxe" de la propra nomo Cxeo, ecx se cxi-lasta estas apenaux uzata.

tiu "cxe" ne estas oficiala.  la sekvo dependas do de la preciza difino de
"tradicia ebeno". se gxi entenas nur oficialajn radikojn kaj oficialajn afiksojn
"cxemetodo" ne estas analizebla; se gxi entenas ankaux neoficialajn radikojn
"cxemetodo" estas eventuale analizebla...

mi vidas la situacion tiel, ke ni povas elekti inter teorioj pli "puraj", en
kiuj cxiuj kunmetajxoj perfekte funkcias sed relative multaj vortoj estas
neanalizeblaj, kaj teorioj pli "klarigaj", en kiuj kunmetajxoj pli abundas, sed
pli ofte funkcias kun malklaraj eroj aux iom tiritaj sencoj.  (kaj krome estas
idealaj teorioj tre puraj kaj tre klarigaj samtempe, sed ili priskribas lingvon
iom malsaman ol la reala.)

tion mi provas ilustri per la rilato al "meta"-vortoj:
- en idealema teorio, kiel la bona-lingva, plejmultaj "meta"-vortoj estas
eraroj, oni ne parolu pri metalingvo sed pri lingvoanaliza lingvajxo aux io
simila
- en purema teorio, kiel tiu de revo, ne estas propra funkciado de "meta", do
metafiziko, metalingvo kaj cxiuj "meta"-vortoj estas apartaj vortoj
- en meza teorio, kiel tiu de pmeg, "meta" havas nur la sencon "memanaliza", do
metalingvo jes partigeblas, dum metafiziko estas tuteca vorto
- en klarigema teorio (eble en piv?), "meta" havas pli vastan sencon similan al
metafora "trans-", kaj ecx "metafiziko" estus etimologie analizebla kiel studado
de aferoj trans la fizika mondo

la elekto inter teorioj dependas de la servo, kiun oni atendas de teorio:
idealismo aux realismo, kaj ene de realismo malpli da reguloj sed pli da bazaj
vortoj, aux malpli da bazaj vortoj sed pli da reguloj.

> "Paraglisilo" miaopinie ne ekzistas...

(gxi tradukas (en) "paraglider" (fr) "parapente"...  paradokse sub la nunaj
reguloj de revo mi estis suficxe embarasita por gxia enkonduko en revon, dum mi
ne hezitus pri "cxemetodo" kaj mencius en la difino la nomon de "andreo cxe" ecx
se ne ekzistas cetere artikolo pri la homo.)

> > ... en la mensa lingvosistemo de iuj homoj vorto estas
> > analizebla historia kunmetajxo, en la menso de aliaj gxi estas
> > duonanalizebla aux neanalizebla tuto.

> Jes, sed la lingva priskribo devas forigi la eventualajn dubojn. Homo, kiu ne
> scias, devas povi trovi la nekonatan informon cxe fidinda fonto. Tia devas
> esti vortaro miaopinie.

jes, tamen revo kaj multaj vortaroj nur parte respondas.  ni ja starigis
regulojn por la redaktistoj, sed legantoj ne vidas niajn "<tld/>" kaj aliajn
xml-ajxojn, cetere "<tld/>" ne suficxas por dispartigi vortojn el pli ol du
vorteroj.  legantoj eble komprenus, ke la apero de "paperklipo" (alia iom
embarasa ekzemplo pro cetere ne trovebla "klipo") en pagxo entenanta aliajn
"klipojn" aux "paperojn" signifas ke ni rigardas gxin kunmetita, sed ili
probable ne komprenus, ke la apero de "paperklipo" en propra pagxo instruas ke
gxi ne estas kunmetita.  ili ankaux ne ricevas evidentan indikon, cxu ia
"finmacxo" rilatus al sporta macxo aux al makzela macxado.  en hodiauxa stato
mankas videbla dispartigo de kapvortoj kaj rekta rilatigo de iliaj partoj al la
respondaj artikoloj.

amike

jxeromo

Rispondere a