Sergio Pokrovskij skribis: > Se do konsideri la novan interpreton per la perfikso PARA-, tiam > konvena esperantigo estus "Kromolimpiko". Tamen ŝajne neniu uzis tian > vorton, kaj mi dubas ĉu tia novaĵo konvenas por ReVo.
Prave. Aldonindas, ke la formo "paralimpiko" neniel ajn estas Esperanta kunmetajho, char ne ekzistas ia radiko au prefikso PARA/. Tial "paralimpiko" neniel estas pli malbona ol ekzemple "paraolimpiko". Temas simple rekta Esperantigo de la internacia vorto "para(o)lympics". Ghia etimologia deveno de "para" + "olympics" au "paraplegic" + "olympics" tiam tute malgravas al ni. Chiuokaze rezultas au la radiko PARALIMPIK/, au la radiko PARAOLIMPIK/. En ambau okazoj temas pri unu sola nekunmetita radiko, el Esperanta vidpunkto. -- Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
