Jxeromo:
> > > bertilo:
> > > > Prave. Aldonindas, ke la formo "paralimpiko" neniel ajn estas
> > > > Esperanta kunmetajho
> 
> > Jxeromo:
> > > en cxiu lingvo ekzistas ekzemploj de kunmetajxoj
> > > kun parto "mortinta", sen propra ekzisto ekster la kunmetajxo
> 
> marc:
> > Cxu?? Miaopinie tiajxoj ne rajtas ekzisti en la nivelo de E-a vortfarado.
> 
> mi ne scias, kion vi nomas "nivelo de e-a vortfarado". 

Nu, mi celas la tradician kampon de vortfarado per radikoj kaj afiksoj 
oficialaj (do ekskludante la sciencajn kaj etimologiajn afiksojn aux 
"vortfarilojn"). Ni nomu tion ankaux la "tradicia ebeno".

> se temas pri formala
> nehistoria priskribo de la lingvo, oni kompreneble povas rigardi 
> "paralimpiko"n
> kaj "paraolimpiko"n egale unupecaj. same aux malsame oni decidos pri
> "paraglisilo" "cxemetodo" "metalingvo" "dadaismo" aux ecx "eldoni". tio estas
> afero de priskribometodo, kiu povas formale malpermesi agnoskon de tiaj 
> morintaj
> partoj.

Laux mi "eldoni" kaj "cxemetodo" apartenas al la tradicia ebeno de E-a 
vortfarado. "Eldoni" estas pauxsajxo, sed analizebla. "Cxemetodo" uzas la 
radikon "cxe" de la propra nomo Cxeo, ecx se cxi-lasta estas apenaux uzata. 
"Dadaismo" estas versxajne unupeca, kvankam eble iuj povas doni signifon al 
eventuala radiko "dada". "Paraglisilo" miaopinie ne ekzistas, sed se ekzistus, 
mi gxin konsiderus kiel formitan el unusola radiko, kiu mem estas kunmetajxo el 
diversaj radikeroj: "glis", kaj "il", Esperantaj, kaj "para" el neklara deveno 
(eble stumpigo de "parasxuto"). Same por "metalingvo".

> male se oni celas historian klarigon, oni maksimume analizos, ecx eventuale
> trovante ke "cxe" aux "dada" en "cxemetodo" aux "dadaismo" ne havas propran
> vivon aux klarigeblan devenon (laux la disponeblaj informoj).

Jes, la historia analizo estas cxiam ebla, sed de sinkronia vidpunkto eblas kaj 
necesas decidi, cxu kunmetita aux ne. 

> 
> > > lastatempe menciita ekzemplo en e-o estas "polocxemizo", en kiu "polo"
> > > (almenaux por mi) estas nura sinsekvo de silaboj
> 
> > Cxu vi ne konsentas kun tio, kion mi hieraux respondis al Sebastian, nome ke
> > "polocxemizo" estas laux deveno cxemizo por ludi poloon?
> 
> pardonu, mi ne atentis la rimarkon. bone, mi kredas al vi. kompreneble cxio
> dependas de etimologia kompetento. kion mi diris pri teorio validas ankaux pri
> persona kompetento: en la mensa lingvosistemo de iuj homoj vorto estas
> analizebla historia kunmetajxo, en la menso de aliaj gxi estas duonanalizebla
> aux neanalizebla tuto.

Jes, sed la lingva priskribo devas forigi la eventualajn dubojn. Homo, kiu ne 
scias, devas povi trovi la nekonatan informon cxe fidinda fonto. Tia devas esti 
vortaro miaopinie.

Kore,

Marc

Rispondere a