bertilo:
> Prave. Aldonindas, ke la formo "paralimpiko" neniel ajn estas
> Esperanta kunmetajho, char ne ekzistas ia radiko au prefikso PARA/.
> Tial "paralimpiko" neniel estas pli malbona ol ekzemple
> "paraolimpiko". Temas simple rekta Esperantigo de la internacia
> vorto "para(o)lympics".

jes, la oficiala nomo aperas en la oficiala retejo:
http://www.paralympic.org/release/Main_Sections_Menu/index.html
gxi evidenta esperantigo estas do paralimiko(j).

laux malpli strikta rezono ol via, oni povas preferi la formon "paraolimpiko"
kaj gxin rigardi kunmetita.  en cxiu lingvo ekzistas ekzemploj de kunmetajxoj
kun parto "mortinta", sen propra ekzisto ekster la kunmetajxo.  tiu parto povas
esti arkaika kaj ne plu komprenata, fremda, aux nomo, kiun homoj gxenerale ne
konas.  lastatempe menciita ekzemplo en e-o estas "polocxemizo", en kiu "polo"
(almenaux por mi) estas nura sinsekvo de silaboj, dum cxemizo ja estas la
esperanta "cxemizo".  tamen "paraolimpiko" ja estas maloficiala kaj rekonstruita
de homoj gxuste pro sento de pli granda kongruo kun ceteraj "olimpik"-vortoj.

jxeromo

Rispondere a