2008/10/22 <jvachey2008...fr>: [...]
> tion mi provas ilustri per la rilato al "meta"-vortoj: > - en idealema teorio, kiel la bona-lingva, plejmultaj "meta"-vortoj > estas eraroj, oni ne parolu pri metalingvo sed pri lingvoanaliza > lingvajxo aux io simila Tio ne estas realisma. > - en purema teorio, kiel tiu de revo, ne estas propra funkciado de > "meta", do metafiziko, metalingvo kaj cxiuj "meta"-vortoj estas > apartaj vortoj Ankaŭ ĉi tio ne respondas al la realo, ĉar oni libere kombinas meta- kun diversaj radikaloj esperantaj, kaj ĉiam ricevas klaran, precizan sencon: metavorto, metasimbolo, metateorio, metakonstruo ... Simile estas pri la metrismaj prefiksoj (megadolaroj ktp). Simile estas pri la landonoma -i, kiu servas por formi multajn pure esperantajn derivaĵojn: Romio, Sovetio, Nordio, Ŝengenio ... Ili ne ekzistas en aliaj lingvoj, sed estas memklarigaj kaj facile kompreneblaj por ĉiu esperantisto; temas pri reala kaj produktema parto de nia lingvo, kvankam ReVo strute ŝajnigas ne rimarki tion. > - en meza teorio, kiel tiu de pmeg, "meta" havas nur la sencon > "memanaliza", do metalingvo jes partigeblas, dum metafiziko estas > tuteca vorto Jes. > - en klarigema teorio (eble en piv?), "meta" havas pli vastan sencon > similan al metafora "trans-", kaj ecx "metafiziko" estus etimologie > analizebla kiel studado de aferoj trans la fizika mondo La PIVa ekstremismo estas kontraŭa ol la ekstremismo de ReVo: ĝi provas analizi ĈIUJN forme similajn vortojn per streĉa difino de la neoficialaj afiksoj. Parte tia tendenco ekzistis jam ĉe Z (kiam li misprezentis "procento"n kiel "pro/cent/o"). Kurioze, "les extrèmes se touchent", kaj la strutismo rifuzanta la neoficialajn afiksojn (ekz-e la sufikson -i) volonte argumentas per karikatura troigo PIVisma (kiu sendistinge prezentas samnivele la realajn, produktemajn kaj propreesperantajn landorilatajn signifojn de -i kun la signifoj fremdaj, neanalizeblaj kaj neproduktemaj). > la elekto inter teorioj dependas de la servo, kiun oni atendas de > teorio: idealismo aux realismo, kaj ene de realismo malpli da > reguloj sed pli da bazaj vortoj, aux malpli da bazaj vortoj sed pli > da reguloj. La du vojoj, la PIVa kaj la ReVa, estas egale malrealismaj. ReVo neniam listigos ĉiujn vortojn formatajn per la reale vivaj kaj reale esperantaj afiksoj (kiel la metrismaj aŭ la landorilata -i ktp). La PIV-e ŝveligitaj misdifinoj ne estas kredindaj, oni ne povas formi vorton "kolito" por "malsano de kolo", "buŝito"n por "stomatito" ktp. [...] -- Sergio
