Jxeromo:

> > > > > bertilo:
> > > > > > la formo "paralimpiko" neniel ajn estas
> > > > > > Esperanta kunmetajho
>
> > > > Jxeromo:
> > > > > en cxiu lingvo ekzistas ekzemploj de kunmetajxoj
> > > > > kun parto "mortinta", sen propra ekzisto ekster la kunmetajxo
>
>(la rimarko validas pri para*o*limpiko, pardonu.
>
> > > marc:
> > > > Cxu?? Miaopinie tiajxoj ne rajtas ekzisti en la nivelo de E-a 
> vortfarado.
>
>jxeromo:
> > > mi ne scias, kion vi nomas "nivelo de e-a vortfarado".
>
>marc:
> > Nu, mi celas la tradician kampon de vortfarado per radikoj kaj afiksoj
> > oficialaj (do ekskludante la sciencajn kaj etimologiajn afiksojn aux
> > "vortfarilojn"). Ni nomu tion ankaux la "tradicia ebeno".
>
>bone.  strikte en tiu kadro ne ekzistas "mortintaj" vorteroj, aux se tiajn oni
>trovus, oni dirus ke tio okazas pro misanalizo.
>
> > Laux mi "eldoni" kaj "cxemetodo" apartenas al la tradicia ebeno de E-a
> > vortfarado. "Eldoni" estas pauxsajxo, sed analizebla. "Cxemetodo" uzas la
> > radikon "cxe" de la propra nomo Cxeo, ecx se cxi-lasta estas apenaux uzata.
>
>tiu "cxe" ne estas oficiala.  la sekvo dependas do de la preciza difino de
>"tradicia ebeno". se gxi entenas nur oficialajn radikojn kaj oficialajn 
>afiksojn
>"cxemetodo" ne estas analizebla; se gxi entenas ankaux neoficialajn radikojn
>"cxemetodo" estas eventuale analizebla...

Miatakse la tradicia ebeno rilatas nur nerekte al oficialeco. La radikoj 
povas esti oficialaj aux ne. Nur la afiksoj devas esti oficialaj, cxar gxis 
nun la Akademio neniam volis oficialigi novan afikson, se gxi ne estas 
uzebla kiel radiko. Iusence la oficialigo estas baro kontraux tro rapida 
vastigo kaj malfirmigo de la vortfarada sistemo.

>mi vidas la situacion tiel, ke ni povas elekti inter teorioj pli "puraj", en
>kiuj cxiuj kunmetajxoj perfekte funkcias sed relative multaj vortoj estas
>neanalizeblaj, kaj teorioj pli "klarigaj", en kiuj kunmetajxoj pli 
>abundas, sed
>pli ofte funkcias kun malklaraj eroj aux iom tiritaj sencoj.  (kaj krome estas
>idealaj teorioj tre puraj kaj tre klarigaj samtempe, sed ili priskribas 
>lingvon
>iom malsaman ol la reala.)
>
>tion mi provas ilustri per la rilato al "meta"-vortoj:
>- en idealema teorio, kiel la bona-lingva, plejmultaj "meta"-vortoj estas
>eraroj, oni ne parolu pri metalingvo sed pri lingvoanaliza lingvajxo aux io
>simila
>- en purema teorio, kiel tiu de revo, ne estas propra funkciado de "meta", do
>metafiziko, metalingvo kaj cxiuj "meta"-vortoj estas apartaj vortoj
>- en meza teorio, kiel tiu de pmeg, "meta" havas nur la sencon 
>"memanaliza", do
>metalingvo jes partigeblas, dum metafiziko estas tuteca vorto
>- en klarigema teorio (eble en piv?), "meta" havas pli vastan sencon 
>similan al
>metafora "trans-", kaj ecx "metafiziko" estus etimologie analizebla kiel 
>studado
>de aferoj trans la fizika mondo

Vi forgesas mian "teorion": METALINGV kaj METAFIZIK ja estas radikoj laux 
la tradicia ebeno, sed ili estas analizeblaj almenaux sur la etimologia 
ebeno, kaj versxajne ankaux sur iu sinkronia ebeno, en Esperanto, pro la 
influo de similaj kunmetajxoj en naciaj lingvoj: oni do povas havi METALUD, 
METASISTEM, METAMATEMATIK ktp. Tiuj radikoj estas analizeblaj, sed la eroj 
ne konsistigas radikojn: ilin mi nomas radikeroj.

>la elekto inter teorioj dependas de la servo, kiun oni atendas de teorio:
>idealismo aux realismo, kaj ene de realismo malpli da reguloj sed pli da bazaj
>vortoj, aux malpli da bazaj vortoj sed pli da reguloj.

Eblas ankaux diri, ke la reguloj de la tradicia ebeno estas suficxe klaraj, 
dum tiuj de la superaj ebenoj estas tute nebulaj, influitaj de etimologio, 
de la vortfaradaj procezoj en aliaj lingvoj ktp.


> > "Paraglisilo" miaopinie ne ekzistas...
>
>(gxi tradukas (en) "paraglider" (fr) "parapente"...  paradokse sub la nunaj
>reguloj de revo mi estis suficxe embarasita por gxia enkonduko en revon,

Cxiuokaze vi gxuste aplikis la regulojn :-)

>dum mi
>ne hezitus pri "cxemetodo" kaj mencius en la difino la nomon de "andreo 
>cxe" ecx
>se ne ekzistas cetere artikolo pri la homo.)

Miaopinie estus pli bone enkonduki la radikon "cxe", sed oni rajtas 
konsideri, ke "Cxe" estas fremda vorto, kvankam skribita per E-alfabeto 
(pro ia tradicio). Ja la diferenco inter "Cxe-metodo" kaj "Berlitz-metodo" 
konsistas nur en la esperantigita skribo. El tio oni kutime konkludas, ke 
ekzistas iu nomo "Cxeo", sed tio ne estas deviga konkludo.

> > > ... en la mensa lingvosistemo de iuj homoj vorto estas
> > > analizebla historia kunmetajxo, en la menso de aliaj gxi estas
> > > duonanalizebla aux neanalizebla tuto.
>
> > Jes, sed la lingva priskribo devas forigi la eventualajn dubojn. Homo, 
> kiu ne
> > scias, devas povi trovi la nekonatan informon cxe fidinda fonto. Tia devas
> > esti vortaro miaopinie.
>
>jes, tamen revo kaj multaj vortaroj nur parte respondas.  ni ja starigis
>regulojn por la redaktistoj, sed legantoj ne vidas niajn "<tld/>" kaj aliajn
>xml-ajxojn, cetere "<tld/>" ne suficxas por dispartigi vortojn el pli ol du
>vorteroj.  legantoj eble komprenus, ke la apero de "paperklipo" (alia iom
>embarasa ekzemplo pro cetere ne trovebla "klipo") en pagxo entenanta aliajn
>"klipojn" aux "paperojn" signifas ke ni rigardas gxin kunmetita, sed ili
>probable ne komprenus, ke la apero de "paperklipo" en propra pagxo instruas ke
>gxi ne estas kunmetita.  ili ankaux ne ricevas evidentan indikon, cxu ia
>"finmacxo" rilatus al sporta macxo aux al makzela macxado.  en hodiauxa stato
>mankas videbla dispartigo de kapvortoj kaj rekta rilatigo de iliaj partoj 
>al la
>respondaj artikoloj.

De pedanta vidpunkto vi pravas. Estas ja konata problemo, ke mankas ilo por 
priskribi en masxintraktebla formo cxiujn kunmetajxojn de Esperanto. Sed 
por homo, kiu iom konas la lingvon, estas pli facile diveni la strukturon 
de kunmetajxo, precipe sur la tradicia ebeno, la plej klara kaj firmregula.

Kore,

Marc



Rispondere a