Bertilo:

>Marc Bavant skribis:
>
> > Bertilo:
>
> >> "Kilotono" ja tute ne eblas, ĉar "tono" neniel estas
> >> mezurunuo.
>
> > Hm, neniu postulas, ke "kilotono" estu analizebla kunmetajxo (cetere ecx
> > "kilogramo" ne estas kunmetajxo por mi).
>
>Ne tiom gravas nun, ĉu oni analizas tiajn vortojn kiel efektivajn
>kunmetaĵojn aŭ ne. Ĉiuokaze la normala kaj klare preferinda stato
>tamen estas, ke en ĉiu tia vorto la parto post "kilo-" kongruu kun
>la baza mezurunuo. "Metro" -> "kilometro", "gramo" -> "kilogramo",
>"ĵulo" -> "kiloĵulo" k.t.p. Tute ne indas havi esceptajn formojn.
>Kilotuno estas mil tunoj, kaj la formo do estu "kilotunoj". Tamen
>ofte vere temas pri kilotuno da TNT, kaj la senco finfine vere estas
>energio, ne pezo, sed tio ne estas bazo por enkonduki strange devian
>formon.

Certe, sed agnosku tamen, ke se "tuno" ne havas la koncernan signifon, 
"kilotuno" ne povas pretendi sin kunmetajxo.

> > La ununura firma pravigo por
> > "kilotuno" kontraux "kilotono" estus, se oni uzus "tuno" en la koncerna
> > signifo (energio, produktata per eksplodo de unu tuno da TNT), kio miascie
> > ne okazas. Entute temas pri tiuj kriplaj ekstersistemaj mezununuoj 
> sxatataj
> > en iuj landoj (vd la ekz-e usonajn tunojn, "longan" kaj "mallongan"). Mi
> > konsilus al persono devanta gxin traduki uzi gxustan ekvivalenton en
> > terajxuloj ( unu "kilotonne" ~ 4,6TJ).
>
>Certe indas uzi pli normajn unuojn, sed se oni ja uzas ion
>bazitan sur tunoj, oni retenu la formon "...tunoj" en
>"kilotunoj", "megatunoj" kaj "gigatunoj". En traduko oni
>ordinare devas resti ĉe la sama mezurunuo, kiu estas en la
>originalo, eĉ se la normoj postulas ion alian.

Mi ne certas, ke tiu regulo estas absoluta. Alia regulo postulas, ke oni 
traduku en maniero, kiu certigu al la leganto maksimuman komforton: do se 
iu vorto ne tradukigxas en la cellingvon, oni elektu proksimuman 
ekvivalenton. Kaj gxuste temas pri tio: "kilotonne" ne ekzistas en 
Esperanto (krom en imitajxoj de nacilingvaj tekstoj), estas do preferinde 
uzi "terajxulo", kiu ja ekzistas en la lingvo (ecx en NPIV sub "tera-"). 
Kompreneble, se temas pri traduko de rusa klasikulo, oni prefere konservu 
la "verstojn" kaj "arsxinojn", kiuj al okcidenta leganto aspektas ekzotaj, 
sed ja E-aj.

Kore,

Marc

Rispondere a