--- On Tue, 2/24/09, Marc Bavant wrote:

>> Bertilo:

[...]

>> Certe indas uzi pli normajn unuojn, sed se oni ja uzas ion bazitan
>> sur tunoj, oni retenu la formon "...tunoj" en "kilotunoj",
>> "megatunoj" kaj "gigatunoj".

Jes.

>> En traduko oni ordinare devas resti ĉe la sama mezurunuo, kiu
>> estas en la originalo, eĉ se la normoj postulas ion alian.

Min ĉiam kolerigas la fuŝtradukistoj de de Moskva televido, kiuj
rakontas al mi ke iu ĉinia murego altas tiom da futoj, kaj longas
tiom da mejloj.  Tio estas malnecesa ĝeno al la spektanto, kiu kutimas
uzi metrojn kaj kilometrojn, kaj devas konsulti enciklopedion por
determini la valoron de futo kaj mejlo.

> Mi ne certas, ke tiu regulo estas absoluta. Alia regulo postulas, ke
> oni traduku en maniero, kiu certigu al la leganto maksimuman
> komforton: do se iu vorto ne tradukigxas en la cellingvon, oni
> elektu proksimuman ekvivalenton. Kaj gxuste temas pri tio:
> "kilotonne" ne ekzistas en Esperanto (krom en imitajxoj de
> nacilingvaj tekstoj), estas do preferinde uzi "terajxulo", kiu ja
> ekzistas en la lingvo (ecx en NPIV sub "tera-").

Kvankam ĵuloj eble estas malpli klaraj ol trotila egalvaloro, principe
mi povas akcepti tian vidpunkton.

> Kompreneble, se temas pri traduko de rusa klasikulo, oni prefere
> konservu la "verstojn" kaj "arsxinojn", kiuj al okcidenta leganto
> aspektas ekzotaj, sed ja E-aj.

Ne tiom evidentas.

Mi konsentas, se la aŭtoro (precipe modernulo) speciale uzis arkaikajn
mezurunuojn por krei specifan antaŭrevolucian etoson -- samkiel oni
uzus leŭgojn en arkaikumanta teksto franca.  Aliflanke, normala rusa
traduko de "Vingt mille lieues sous les mers" estis (antaŭ 1917)
"80 mil verstoj sub la akvo", kaj mi en mia infanaĝo legis la romanon
"80 mil kilometroj sub la akvo".  Kvankam nun iuj fuŝuloj tradukas
per "leŭgoj".

Alia afero, ke la ĝustan valoron de iuj mezuroj ni ne scias (ekz-e la
bibliajn), tial oni devas resti ĉe ulnoj kaj klafton.

-- 
Sergio




      

Rispondere a