Antonio:
>Alle 22:00, giovedì 26 febbraio 2009, Marc Bavant ha scritto: > > Antonio: > > > > >Mi malsamopinias. > > > > >Bonvolu legi cxe Vikipedio la kapvorton "TNT-ekvivalento" (http:// > > > > >eo.wikipedia.org/wiki/TNT-ekvivalento). :) > > > > >Aldone, se oni devas traduki "kiloton"... cxar la auxtoro taksis pli > > > > > klara tiun praktikan mezurunuon... cxu oni rajtas transformi tiun > > > > > vorton en "terajxuloj"-n? > > > > > > > > Evidente, jes. Legu, kion mi respondis al Bertilo. > > > > > >Tiu respondo ververe signifas ke oni povas... kaj ne ke oni rajtas. :) > > > > Do legu denove :( > > > > > > >Cxu tunojn en megagramojn? > > > > >Cxu mi devas uzi kilometrojn (alian praktikan mezurunuon) anstataux > > > > > lumjaroj? > > > > > > > > Vi povas akumuli absurdajn ekzemplojn: ili ne faros argumenton. > > > > > >Cxu absurdaj? > > >Mi ne komprenas. :) > > > > Interesa dialogo :( > >Bonvolu ne cxangrenigxi. :) >Tio estas afero de tradukmaniero kaj ecx de "filozofio pri menso" (mi >sugxestas al vi legi Dennet). >Alivorte, se la sxargxeblo de lifto estas "4 homoj", tio ne signifas nur 320 >kg cxar tio rilatas ankaux al "spaco por persono" (kiu estas lauxlege >fiksita). Do tiu praktika mezurunuo (homo) kunigas mezurunuon de maso kaj >mezurunuon de spaco. >Do oni povas anstatauxigi "homoj" per "kilogramoj", sed finfine ne rajtas >fari >tion. >Same pri kilo- mega- giga-tunoj. >Kiam auxtoro uzas TNT-ekvivalenton, li ne nur volas transdoni informojn pri >energio, sed li volas cxefe paroli (laux analogio) pri la "detruopovo" (aux >pri la rezultoj). >Cxiukaze, eksplodistoj kaj armilistoj ne uzas jxuloj sed kutime kg/cm2 >(premon) aux C° (varmon)... kaj ofte ili uzas tnt-kvanton laux analogio (tiu >estas la fonto de la vortoj kilotuno, megatuno... k.t.p.). Via nekonvinka leciono bone montras, kiel malklare difinita estas tiu lauxdira mezurunuo. Kutimaj difinoj evidente ne parolas pri premo, sed pri energio. Tamen ili inter si ne konsentas, cxu temas pri la ununura mehxanika energio, aux ankaux la varmenergio. > > > > >Ni estas simple redaktantoj kaj ne plejsuperaj jugxistoj pri tiu kiu > > > > > estas aux > > > > >ne estas E-a ! :) > > > > > > > > Alidire: vi ne volas auxdi kontrauxajn vocxojn. > > > > > >Tute ne! > > >Laux mi, partoprenante al la redaktado de la vortaro, ni donis SERVON al > > > iu ajn esperantisto kiu havas neceson traduki ion. Do se li volas traduki > > > "kiloton", li devus trovi tiun esperantigitan vorton... Se tiu vorto > > > estas evitinda aux "plibonigebla", ni rajtas aldoni informojn kiel > > > "evitinda" aux similaj... ni rajtas konsilii... sed ni ne rajtas malhelpi > > > iun en la tradukado. > > >Ni estas SERVANTOJ de la uzanto... ne JUGISTOJ pri li. > > > > La plej bona servo, kiun vi povas doni al uzanto, estas doni al li fidon, > > ke li trovos en REVO ion sekvindan. Tion oni ne atingos per hxaosigo kaj > > malobeo al la redaktaj reguloj. > >Tamen sxajnas al mi ke nur vi estas kontrauxa al la enmeto de tiuj novaj >vortoj en la ReVo. Cxar neniu alia redaktanto subtenis vian proponon, mi male emas opinii, ke cxiuj samopinias kun mi :) Cetere, mi ne "estas kontrauxa al la enmeto" de tiu vorto, sed mi konsilis, ke tion ne faru vi, kaj opinias, ke se neniu faros, ne rezultos katastrofo. > > > > Sed antaux ol aldoni novajn erarojn, prefere korektu la malnovajn. > > > > Ekz-e > > > > > > > > * "kiloparseko" sub "parseko" spite al la reguloj > >Jeromo jam korektis tiun ( dankon, Jeromo :) ). > > > > > * la "difino" de "precesio" kun pluraj mistajpoj, du frazoj, neniu > > > > ekzemplo, > >Unu mistajpo (do ne pluraj). Mi legas: Mov ĉirkaŭ fiksa punkto de la akso de turniĝanta objekto kiel <ref tip="vid" cel="turb.Oo">turbo</ref> aŭ <ref tip="vid" cel="girosk.Oo">giroskopo</ref>. Gxi povas esti &leftquot;rekta&rightquot; aŭ &leftquot;retroira&rightquot;. Cxu vi bezonas la rugxan krajonon por vidi "Gxi"? Cetere, denove temas pri stranga difino, dufraza. La dua frazo prezentas du terminojn, sed ilin ne difinas. Depende de via emo longe skribi pri la du specoj de precesioj, vi kreu du apartajn derivajxojn (subnociojn), aux simple enkonduku tiun cxi frazon kiel ekzemplon. Tio cxi tamen ne forigus la devon prezenti auxtoritatan ekzemplon. Fine, por taksi la difinon, mi dirus, ke mi ne scias, kion signifas "movo de akso cxirkaux fiksa punkto": tio havas neniun matematikan signifon. Ne plu temas pri mistajpoj, sed aldonaj mankoj. > > > > * "ablacio" kun neniu auxtoritata ekzemplo, kriptaj rimarkoj, > > > > suspektinda signifo 3, > >Bonvolu paroli kun geologoj antaux rimarki. :) Bonvolu nomi la geologojn-Esperantistojn, kiujn vi intervjuis, kaj fidele raporti, kion ili diris. > > > > malgxusta fontindiko cxe la radiko (devus esti > > > > PIV1), > >Ekzemple laux astonomia terminaro, la fonto estas PIV2. Evidente la erarantoj >estas du. :) La Astronomia terminaro kaj REVO estas du malsamaj verkoj kaj ne havas la samajn regulojn. Cxe la radiko, oni montru la fonton de la radiko (se tio necesas). > > > > malgxuste formita kaj lokita fontindiko cxe "ablacia agxo". > >Tute ne. Mi faris kiel iu redaktanto faris en la kapvorto "Altaj" (Altajo, >Altaja lingvofamilio kaj Altaja lingvo). Sergio permesas al si prifajfi iujn regulojn, sed li estas sperta redaktanto. Cxu mi ripetu, kion mi diris en la antauxa mesagxo? > > Pri puno ni ankoraux ne parolis :) > >Pri tio... mi tre dankas vin :) >Serioze, mi dankas vin pro via helpo kaj viaj sugestoj. Se vi trovos erarojn, >bonvolu diri al mi persone aux dissendoliste. Mi ne havas tempon cxion legi kaj cxion alkonformigi. Ankaux la aliaj faras, kion ili povas. Do bonvolu mem esti pli postulema kaj memkritikema. >(Aldone, laux via argumentad-maniero, vi rememorigas min pri miaj francaj >kuzoj [bedauxrinde miaj amataj francaj praonkloj ne plu estas :( ].) Mi bedauxrinde ne certas, ke cxiuj francoj argumentadas kiel mi, do prefere konsideru tion, kiel personan trajton, ol kiel nacian. Kore, Marc
