--- On Tue, 5/12/09, Miroslav Malovec wrote:
> Al mi tuj sxajnis, ke "personulo" aux "personeculo" devus esti iu,
> kiu ne estas vera persono, sed nur iu simila al persono, same kiel
> "fratulo" aux "frateculo" ne estas vera frato, sed monahxo aux
> membro de simila komunumo, kie cxiuj kunfratigxis.
Jes.
[...]
> Ni revenu al personeco. Eble frazo:
> Nerono havis multe pli interesan personecon ol oni lin kutime
> prezentas ... lia personeco estis iom komplika
> estus jam en ordo?
Tia uzo de "personeco" estas en ordo por mi.
> Ankaux en la cxehxa oni uzas "personeco" (osobnost) en la senco
> "gravulo, eminentulo", sed ne tiom forte, kiel tiuj cxi esprimoj.
Mi suspektas, ke male ol en la lingvoj latinidaj, temas ne tiom pri
ekstera eminenteco (moŝteco), kiom pri interna riĉo spirita, kiu ne
nepre estas agnoskata kaj aprezata ekstere. Almenaŭ tiel estas en la
rusa. Kaj ion similan ŝajnas sugesti via ĉi-suba ekzemplo:
> Ekzemple mi trovis retejon de ses junaj artistoj
> el nacia teatro en Brno, kiuj finis lernejon antaux
> du tri jaroj. Ili skribas pri si mem:
> "Ni estas ses personecoj" (lauxvorta traduko).
> Ili certe ne volis diri, ke ili estas ses homoj, cxar tio estas
> komprenebla, sed ankaux ne "eminentuloj", cxar tiaj ili ankoraux ne
> sentas sin.
Hm, ĉiu homo ja havas sian personecon (sian animon), tial mi ne certas
ke via nego de la aserto ke ili estas ses homoj estas tute prava.
Ruslingve eblus tion esprimi ankaŭ per
"Ni estas ses individuoj"
kio nekutime nobligus la vorton "individuo", implicante ke ĉiu
individuo posedas sian "individuecon", kiu apartigas lin disde la
aliaj.
> Ili volis esprimi, ke ili ne estas plu studentoj, lernantaj
> fundamentojn de sia profesio, sed jam finbakitaj memstaraj artistoj,
> kiuj havas cxiu sian stilon kaj iras sian propravan vojon.
Ankaŭ studento povas posedi fortan personecon. Ankaŭ profesiulo povas
posedi platan, seninteresan personecon. Por esprimi vian penson, mi
eble dirus "ĉiu el ni posedas formiĝintan, plenevoluintan, maturan
personecon" -- sed tio sonus iom ridinde.
> Kiel vi tion esperantigus?
Se oni parolus pri aliaj personoj, frazo kiel "Ĉiu el ili posedas
fortan, riĉan, originalan, brilan personecon" estus tute en ordo.
Tamen uzi tian dirmanieron por sinprezento estas ridinde.
Eble mi modeste dirus "Ni estas ses homaj individuoj" -- en tiaj
okazoj litoto ofte estas pli efekta ol rekta fanfaronado.
Ĉiel ajn, la uzo de "personeco" tutevidente estus miskomprenata en
internacia kunteksto, kaj simple ridindigus la koncernulojn.
--
Sergio