Jes, individuo estas bona solvo, ion tian ili versxajne celis. "Personeco" do havas en cxiu lingvo iom diferencan signifon, kiun niaj vortaroj ne suficxe reflektas. Kiam la uzanto ne trovas sian version, aux elpensas ion novan kiel "personulo" aux uzas "personeco"-n laux sia lingvo.
Mirek ----- Original Message ----- From: Sergio Pokrovskij To: [email protected] Sent: Wednesday, May 13, 2009 5:07 AM Subject: Re: [revuloj] Personulo --- On Tue, 5/12/09, Miroslav Malovec wrote: > Al mi tuj sxajnis, ke "personulo" aux "personeculo" devus esti iu, > kiu ne estas vera persono, sed nur iu simila al persono, same kiel > "fratulo" aux "frateculo" ne estas vera frato, sed monahxo aux > membro de simila komunumo, kie cxiuj kunfratigxis. Jes. [...] > Ni revenu al personeco. Eble frazo: > Nerono havis multe pli interesan personecon ol oni lin kutime > prezentas ... lia personeco estis iom komplika > estus jam en ordo? Tia uzo de "personeco" estas en ordo por mi. > Ankaux en la cxehxa oni uzas "personeco" (osobnost) en la senco > "gravulo, eminentulo", sed ne tiom forte, kiel tiuj cxi esprimoj. Mi suspektas, ke male ol en la lingvoj latinidaj, temas ne tiom pri ekstera eminenteco (moŝteco), kiom pri interna riĉo spirita, kiu ne nepre estas agnoskata kaj aprezata ekstere. Almenaŭ tiel estas en la rusa. Kaj ion similan ŝajnas sugesti via ĉi-suba ekzemplo: > Ekzemple mi trovis retejon de ses junaj artistoj > el nacia teatro en Brno, kiuj finis lernejon antaux > du tri jaroj. Ili skribas pri si mem: > "Ni estas ses personecoj" (lauxvorta traduko). > Ili certe ne volis diri, ke ili estas ses homoj, cxar tio estas > komprenebla, sed ankaux ne "eminentuloj", cxar tiaj ili ankoraux ne > sentas sin. Hm, ĉiu homo ja havas sian personecon (sian animon), tial mi ne certas ke via nego de la aserto ke ili estas ses homoj estas tute prava. Ruslingve eblus tion esprimi ankaŭ per "Ni estas ses individuoj" kio nekutime nobligus la vorton "individuo", implicante ke ĉiu individuo posedas sian "individuecon", kiu apartigas lin disde la aliaj. > Ili volis esprimi, ke ili ne estas plu studentoj, lernantaj > fundamentojn de sia profesio, sed jam finbakitaj memstaraj artistoj, > kiuj havas cxiu sian stilon kaj iras sian propravan vojon. Ankaŭ studento povas posedi fortan personecon. Ankaŭ profesiulo povas posedi platan, seninteresan personecon. Por esprimi vian penson, mi eble dirus "ĉiu el ni posedas formiĝintan, plenevoluintan, maturan personecon" -- sed tio sonus iom ridinde. > Kiel vi tion esperantigus? Se oni parolus pri aliaj personoj, frazo kiel "Ĉiu el ili posedas fortan, riĉan, originalan, brilan personecon" estus tute en ordo. Tamen uzi tian dirmanieron por sinprezento estas ridinde. Eble mi modeste dirus "Ni estas ses homaj individuoj" -- en tiaj okazoj litoto ofte estas pli efekta ol rekta fanfaronado. Ĉiel ajn, la uzo de "personeco" tutevidente estus miskomprenata en internacia kunteksto, kaj simple ridindigus la koncernulojn. -- Sergio __________ Informace od ESET NOD32 Antivirus, verze databaze 4069 (20090512) __________ Tuto zpravu proveril ESET NOD32 Antivirus. http://www.eset.cz __________ Informace od ESET NOD32 Antivirus, verze databaze 4069 (20090512) __________ Tuto zpravu proveril ESET NOD32 Antivirus. http://www.eset.cz
