De Sibayama, dankon al Mirejo,
Mi trankviligxas je via diro. Fakte vortaroj japana-esperanta, esperanta-japana donas vorton 'poento' por tia uzo, sed tia mankis cxe REVo kaj cxe vikipedio. ======== Respondas iama instruistino... Iu tasko ricevas poentojn. Povas esti de 0 ghis 100.... aù ech pli.... Poste iu poentonombro donas iun noton. Noto eniras notlibreton. Laù notoj oni estas akceptata aù ne en supera klaso, ktp. Che ni en Svislando la instrusistemoj malsamas laù la kantonoj: do povas esti, ke la notoj en unu kantono iras de 0 al 6, en la najbara de 0 al 10, ktp. estas multaj malsamaj sistemoj.... povas esti vortoj: BONE, TRE BONE, .... Tiu scienco povus nomighi en Eo notologio (??), ghi nomighas en la franca "docimologie". Por doni notojn, oni chiam devas konsideri A: kion la lernantoj devis ripeti kaj scii por iu testo B: kion oni demandis dum la testo (parto de A) C: kion oni konsideras suficha / malsuficha; kie estas la limo. (parto de B) elkore salutas felicha pensiulino Mirejo
