Se homoj konsiderantaj lerni Esperanton scius ke la lernintoj pasigas sian tempon disputante cxu "danke al" aux "dank' al" estas LA gxusta dirmaniero (nepre nur unu el la du! alie la Fundamento kolapsos sur niajn kapojn kaj la rajdantoj de l'Apokalips' apokope apopleksiigos Renaton...!), tiam ecx tiuj malmultaj lernemuloj sxrike forkurus de la sojlo de nia nobla movado.
Malgraux la sxajno, mi seriozas pri cxi tiu opinio. amike Istvan Ertl
