2009/6/23 SIBAYAMA Zyun'iti <[email protected]>: > De Sibayama, > > Nun cxe "poento", oni legas: Unuo de gajno cxe ludoj. > Cxe PIV oni skribas pri ankaux pri "lerneja" uzo, kaj > tio estas aldoninda, mi opinias. > > Kaj en Vikipedio, oni priskribas lernejan uzon, ke > poento kutime estas de 1 gxis 5. > > Nu, mi demandas: en ekzameno ofte oni donas ciferon de > 0 (neniom farita) gxis 100 (plene farita). Cxu tian > ciferon oni ne nomas "poento"? Se ne, kiu vorto estas > tauxga por nomi tian cxi ciferon?
Certe diversaj landoj uzas diversajn sistemojn por taksi la laborajxojn kaj ekzamenojn de lernantoj. En mia sperto (usona) ni ofte ankaux ricevis gxis 100 "points" (do "poentojn"), kaj estis frazoj kiel "vi perdis 3 poentojn en tiu dua sekcio pri tia bla-bla-eraro..." Do laux mi estus tute en ordo gxeneraligi tian edukan sencon al aliaj skaloj krom 1,...,5 , ekzemple 0,...,100. lerninte, -ante, -onte, russ
