Je Lundo 06 Julio 2009 03:34:33 Sergio Pokrovskij skribis: > > ... kaj kion signifas "meksikano"? > > Normale ĝi devus signifi urbanon, samkiel "alĝerano". Tamen ĉar la > vorto iĝis plursenca, ĝi povas indiki aŭ urbanon, aŭ landanon, aŭ > enloĝanton de la provinco Meksiko (kiu lasta situas en Meksiklando, > sed estas ekster Meksikurbo).
- Do, mi konkludas, ke lau viaj tute klaraj kaj logikaj klarigoj, almenau en nia uzado en la DIPLO, mi pledos uzi "Meksikio" por la lando, "Meksiko" por la chefurbo, "meksikiano" por la loghanto de Meksikio kaj "meksikano" por la loghanto de ties chefurbo Meksiko. Se estas hhaoso en la uzata lingvo, estas tamen dezirinde ke la DIPLO estu kiom eble plej kohera en sia uzado de landnomoj. Ke niaj diversaj tradukistoj uzas lauplache la formon -io au -ujo, estas alia demando. Vilhelmo Lutermano. -- Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto" http://eo.mondediplo.com kaj Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org -- Esperanto - Linukso de la lingvoj Linukso - Esperanto de la komputiloj -vl
