... kaj kion signifas "meksikano"?
Vilhelmo Lutermano.

Je Sabato 05 Julio 2009 05:06:09 Sergio Pokrovskij skribis:
> Je 7/4/09, Marc:
>
> [...]
>
> > Vi rajtas esprimi vian opinion en administra noto aux subskribita
> > rimarko,
>
> Mi esprimis nenian opinion, mi simple prezentis la reale uzatan vorton
> (kun longa tradicio, kaj reale plu uzatan).
>
> > sed kvankam mi konsentas, ke indas registri ecx "Meksikio", oni
> > prezentu la artikolojn tiamaniere, ke neinformita leganto facile
> > trovu la "oficialan" version de la afero flanke de la "disidenta".
>
> Kp la artikolon pri "ŝati", kies oficiala senco estas difinita per la
> neoficiala "aprezi".
> http://reta-vortaro.de/revo/art/sxat.html
> Ne ĉiam la oficialaĵoj estas imitindaj.
>
> > Cetere la redakto de la cxefa artikolo (lando) ne estas konforma al
> > la modelo kaj devus almenaux esti alkonformigita kaj ne aperi sub
> > "Meksiklando", kiun cxiuokaze ne eblas konsideri solidtradicia.
>
> Kiel vi volas konformigi ĝin al la modelo?  La vorto havas 4
> signifojn, kaj la oficiala landa signifo logike ne povas esti la
> kerna.
>
> La landa signifo estas unu el la kvar, kaj se oni bezonas ĝin
> referenci, oni devas aŭ aldoni numeron:
> = Meksiko.2
> (kio estas malafabla ĉar malmulte informa por la leganto, kaj ne
> validas ekster koncerna verko kaj koncerna numerado); aŭ diri klare
> kaj nemiskompreneble:
> "Meksiko" en la signifo "lando".
>
> Sed tio ja donas "Meksiklando"n.  En tiu formo neniu povas pridubi la
> celatan sencon.
>
> --
> Sergio

-- 

Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto" 
http://eo.mondediplo.com
kaj Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org
--
Esperanto - Linukso de la lingvoj
Linukso - Esperanto de la komputiloj
-vl

Rispondere a