Fernando:

4) vortaroj favoru la akademiajn decidojn por ke ni atingu malhhaoson. Char e-istoj miksas siajn individuajn preferojn en vortarojn, la hhaoso ekaperas. Fia ago!

Kara Fernando, via invito estas, laŭ mi, sekvinda. Mi sekvas ĝin kaj rezignas aldoni al REVO la vortojn "Tanzanujo" kaj "Malgasujo", kiuj ankaŭ havas iom da historio.

Tio ne signifas, ke en fakaj listoj oni ne rajtas debati ĝis la morto pri tio ĉu en iam reviziota listo estu Kazaĥujo aŭ Kazakujo (kiel kazakaj espernatistoj preferas, sed kion ili ne povas postuli ĉar vere kazakaj estas nur kelkaj), Azrbajĝano aŭ Azerujo, ktp. Sed tio estas alia afero ol listigi ilin en vortaron.

Amike

Renato


Rispondere a