Sergio:

>--- On Sun, 7/5/09, Marc Bavant wrote:
>
> > Sergio:
>
>[...]
>
> >> Mi esprimis nenian opinion, mi simple prezentis la reale uzatan
> >> vorton (kun longa tradicio, kaj reale plu uzatan).
>
> > Via opinio estas, ke tiu "reala" "longa tradicio" estas preferinda
> > al la oficiala aliro al tiu demando. Temas ja pri opinio, kiun
> > necesas apartigi.
>
>Mi efektive opinias tiel, tamen mi ripetas, mi ne esprimis tion en la
>artikolo.  Kie vi vidas ĝin?  Kion konkrete mi apartigu?

Vi esprimis tion interlinie, i.a. per elekto de la preferindaj formoj ktp. 
Mi preferus shxemon, kiu sekvus la oficialan starpunkton, kun aparta klara 
indiko, kial tiu cxi shxemo ne tauxgas laux vi.

>[...]
>
> >>Kiel vi volas konformigi ĝin al la modelo?  La vorto havas 4
> >> signifojn, kaj la oficiala landa signifo logike ne povas esti la
> >> kerna.
>
> > Mi unuavice celas, ke la difino sub "Meksiklando" ne konformas al la
> > gxenerala shxemo por difino de landnomoj.
>
>Ne mi verkis la difinon -- ĝi estas de
>,----
>|   Revision 1.1  2009/06/01 16:30:54  revo
>|   Sebastian Cyprych: nova artikolo
>`----

Jes, mi vidis. Sebastian estas suficxe nova kaj rajtas ne koni la modelon, 
sed mi miras, ke vi, sperta kaj delonga redaktanto, ne zorgas korekti tion.

> > Due, la alkonformigita difino devus aperi sub "Meksik/o" (kiel
> > cxefsenco), kaj "Meksiklando" devus simple resendi al gxi per
> > <ref tip="dif"...>
>
>Tio estas kontraŭlogika.  Maleblas logike prezenti ĉiujn sencojn laŭ
>la oficialigo akademia.  La prezento en PIV2, "Meksiko -> Meksikurbo",
>estas logike difekta.
>
> >>La landa signifo estas unu el la kvar, kaj se oni bezonas ĝin
> >>referenci, oni devas aÅ­ aldoni numeron: = Meksiko.2 (kio estas
> >>malafabla ĉar malmulte informa por la leganto, kaj ne validas ekster
> >>koncerna verko kaj koncerna numerado);
>
> > REVO estas reta vortaro, oni uzu ligilojn (do referencojn).  La
> > numeroj servas cxefe por atentigi, ke oni celas apartan sencon, ne
> > la tutan koncernan kapvorton. La preciza valoro de la numero
> > efektive havas nur lokan signifon, sed kial pri tio cxagrenigxi?
>
>En la nuna formo oni eĉ alklaki ne bezonas: ĉio klaras unurigarde.  Mi
>ĉiam malŝategis la artikojn de la tipo
>,----
>| memoro: S512
>`----
>eĉ se "S512" estas alklakebla hiperteksta ligilo.

Mi malbone vidas la rilaton kun nia demando.


> >>aÅ­ diri klare
> >>kaj nemiskompreneble:
> >>"Meksiko" en la signifo "lando".
>
> >>Sed tio ja donas "Meksiklando"n.  En tiu formo neniu povas pridubi
> >>la celatan sencon.
>
> > Vi sxajne miksas la lingvajn kaj komputikajn argumentojn :)
>
>Renato ĵus diris, ke li preferas "la landon Meksiko", "la urbo
>Meksiko" tute sendepende je komputila kunteksto.
>
> > La formo "Meksiklando" ne estas pli bona pro tio, ke gxi donas pli
> > klaran ligilon en REVO!
>
>Ĝi estas pli bona en ĉiu ajn kunteksto; interalie en vortaro kaj en
>komputilo.
>
> > De lingva vidpunkto mi ne trovas gxin bona, cxar gxi sxajnigas, ke
> > tiu lando estas la lando de la meksikoj (laux la modelo Ruslando =
> > Rusujo = lando de rusoj), kion "Meksikio" same fusxsufloras (laux la
> > modelo Rusio = Rusujo).
>
>Tute maltrafa argumento.  La fikciaj kreaĵoj kiel "Mirlando",
>"Kuklando", "Retlando" klare atestas, ke -land estas etne neÅ­trala.
>La nomdona trajto povas esti io ajn, etno (Franclando) ne pli specife
>ol rivero (Niĝerlando).

Mi skribis "fusxsufloras". Neniu povas kredi, ke "miro", "kuko" kaj "reto" 
estas etnonomoj, sed se temas pri Meksiko, Algxero ktp, t.e. propraj nomoj, 
la risko estas pli granda. Gxi estas ankoraux pli granda por "Meksikio", ol 
por "Algxerio", cxar en la cxirkauxajxo sxvebas iu "Meksiklando", kiu finas 
konvinki onin, ke "Meksikio" = "Meksikujo" = "Meksiklando".

>AnkoraÅ­ pli evidenta tio estas pri -i.  KaÅ­kazio, Balkanio, Danubio,
>Romio, Alĝerio, Sovetio, Saudio, Jordanio, Niĝerio, Oceanio ...
>
> > Mi komprenas, ke laux vi kaj laux tiuj, kiuj gxin enkondukis, la
> > kunmetajxo estas interpretenda alimaniere (la lando Meksiko), sed
> > tiaj kunmetajxoj "Xlando = Xo" apenaux (se entute) ekzistas, same
> > kiel ne ekzistas "Moskvurbo" por sinonimi kun "la urbo Moskvo",
> > kvankam cxi lasta esprimo estas fojfoje utila.
>
>Se al vi malplaĉas "Meksikurbo", mi povas tion kompreni -- sed kiel
>oni nomu la ĉefurbon de Meksikio en la akademia sistemo?

Mia jxusa komento ne temis pri Meksikurbo, sed pri Xlando gxenerale. Mi 
faris paralelon kun "Xurbo" por montri, ke tiaj kunmetajxoj estas kutime 
neuzataj.

En la akademia sistemo la cxefurbon de Meksiko oni supozeble nomas Meksiko. 
Mi ne diras, ke tio aparte placxas al mi, sed ankaux ne sxokas. Tamen mi ne 
vidis decidon pri tio, kaj laux mi "Meksikurbo" estas ankaux konsekvenca 
elekto.

>Oni jes diras "Moskvo-rivero".

Certe kaj gxuste tial mi prenis la ekzemplon, por emfazi, ke oni ne diras 
"Moskvurbo". La kialo estas simpla: en Esperanto "Moskvo" estas urbo, ne 
rivero, do la pleonasma apudmeta kunmetajxo "Moskvurbo" ne ekzistas, ecx se 
oni tamen rajtas diri "la urbo Moskvo".

Male, plenrajte ekzistas "Moskvo-rivero", kiu _en Esperanto_ estas 
kunmetajxo sammodela kiel "Detrojtrivero", "Kabulrivero", "Ohiorivero" ks, 
t.e. kun flankelemento, kiu NE signifas riveron, sed alian geografian 
elementon.

Se oni donas al "Meksiko" unuavice landan signifon, tiam "Meksikurbo" igxas 
pravigebla.

>Oni trovas kaj "Niĝerrivero"n,

Tion oni ne trovas cxe PIV-oj, cxu? Cetere tio ne sxokus min, se ni 
konsentas, ke Nigxero estas lando.

>kaj "Niĝerlando"n.

Mi ne dubas, ke oni trovas tion (same kiel "Franco" kaj "Tanzanujo"!), sed 
nek en PIV-oj, nek en la Akademia listo.

>La esprimoj kiel "Charles-roi" aŭ "Ĉingis-ĥan" ne estas io eksterordinara.

Tute ne eksterordinara. Pli esperantece ni certe havas "pastro-laboristo", 
sed ne ekzistas en norma Esperanto "Karloregxo" (por signifi "la regxo 
Karlo"), "Nikolaj/caro", "Petro/sanktulo", "Votan/dio", "Moskvurbo", 
"Vistulrivero" (kvankam gxi aperas en iu tradukita kanzono), "Kanadlando", 
"Uralmonto" kaj similaj. Koncerne "Cxingis/hxan/o" gxi ja ekzistas en REVO 
(supozeble danke al vi), sed ne en PIV2 (kie gxi ne aperas kiel kunmetajxo, 
kvankam kun nenorma streketo ene de la radiko).

Kore,

Marc


Rispondere a