> Cxu vi konsentas, ke oni apogu la enkondukon
> de vortaraj formoj per lingve almenaux tolereblaj,
> kaj prefere nur modelaj ekzemploj?
>
> Amike,
> -Alex

Jes Alex,

mi konsentas, ke la ekzemplo prenita de Horvath ne estas modela lingvajxo. 
Sed nun rigardu la solan fonton por la kontraux-PIV-a uzo de trako en ReVo:

"Kaj jen iom malpli serioza novajxo: Je Mardo, la 16an
de Decembro (do la tago post Zamenhof-tago) en Prenzlauer
Berg, Berlino, la **ofecejulino** de la kulturasocio venis al
**sxia** laborejo kaj trovis **senposedantan** valizon. Timante
**terurisman** bombon, sxi tuj vokis **al la** polico. Kun lumoj
kaj sirenoj, **policano** tuj venis. La zorganto de la E-grupo
suspektis ke la valizo estis forgesita de la libroservo cxe
la Zamenhoffesto. Sed logxanto **cxe** la domo klamis ke
li ne vidis tiun valizon tiun matenon, kaj la policano
evakuis la domon kaj fermigis la **kvartrakan** straton, interrompante
la bus- kaj tramliniojn. Policano pafis al la valizo, sed la
pafajxo iris tra la valizo sen **esplodo**. Li reprovis de alia
angulo, sed nenio okazis. Malfermigante la valizon oni
trovas la jubilelibro por Auld, liaj Pajleroj kaj stoploj - - kaj
la libro "Homo" de Miezelaitis. Oni baldaux ekspozicios
la valizon kaj librojn **cxe** la Germana Esperanto-Arhxivo.

Cxu tio estas suficxe serioza bazo por enkonduki novan sencon de "trako", do 
semantikan neologismon, laux vi?

Sincere

Bernhard 

Rispondere a