--- In [email protected], "Bernhard Pabst" <bernhard.pa...@...> wrote:
>
> Mi konsentas pri (2).
> 
> "vojstrio" estas tiuj flavaj aux blankaj strioj, kio apartigas la lenojn / 
> koridorojn, do ne tauxga.
> 
> Cxu vi iam estis en la busxa komunika situacio gvidi fremd-urban gaston en 
> ties auxto tra la trafiko de iu grandurbo per Esperanto, aux cxu (3) estas 
> nura teoriajxo el la trankvilo de kabineto?

se la demando celas pli gxenerale la efektivan uzatecon, mi konfirmas ke en nia 
familio ni ja uzas "koridoro", kaj (krom aliaj lingvoj) ni parolas Espon en la 
familio.

Sed kiel Vi prave atentigis, cxi tiu estas nur unuopula observo, priskribajxo, 
ne preskribajxo, kaj ne rezulto de profunda studo.

amike
Istvan Ertl

Rispondere a