Je 8/18/09, László: > Koridoro estas trafikejo por aviadiloj, kvazaux tunelo, kun precize > difinitaj parametroj en aera navigado. Koridoroj kutime kunligas du > radio-punktojn (laux kiuj veturas la aviadiloj), kaj vertikale ili > situas unu super alia je 350-600 metroj. Vidu ekzemple la koridoran > mapon de Hungario cxe: > http://lazarus.elte.hu/hun/dolgozo/varga/erc.gif - Cxiu lando, > cetere, havas sian tian mapon.
> La termino "koridoro" do ja ekzistas, kaj ne tauxgas por sxoseaj aferoj. Ĉiu metaforo estas metaforo. Ankaŭ avia koridoro ne servas por transiri inter ĉambroj. Oni povas pensi ankaŭ pri doganejo (la verda koridoro), kie la vorto "koridoro" estus egale malakceptebla, se oni akceptas viajn obĵetojn kontraŭ koridoroj ŝoseaj. > Gxis nun ankoraux mi ne renkontis pli tauxgan esprimon ol "trako" :-) "Trako" estas alia metaforo, kiun mi povus akcepti, sed kiu havas alian problemon: komuna difekto de mialandaj ŝoseoj estas ĝuste "trakoj" -- la paralelaj kanaletoj kiuj estiĝas sur la vojo (en la neĝotavolo aŭ en malbona asfalto) pro la premo de la radoj. Fakte tio estas la origina senco de la vortoj. La okcidentaj trakoj fervojaj konservas la distancon inter la radoj de romiaj ĉaroj, kiun eternigis la grundaj vojoj britiaj. Do, mi iam aŭdas ŝoforojn grumbli: "tute ĵuse oni riparis la ŝoseon -- kaj jen jam aperis trako!". Estas ĝena se en unu sama ŝosea kunteksto aperas termino kun du malsamaj sencoj. -- Sergio
