--- On Tue, 8/18/09, Szilvasi Laszlo wrote:
[...]
>>> Je 8/17/09, Sergej:
>>> Oni povas pensi ankaa pri doganejo (la verda koridoro), kie la
>>> vorto "koridoro" estus egale malakceptebla, se oni akceptas viajn
>>> obĵetojn kontraŭ koridoroj ŝoseaj.
> Ne, cxar endomaj esprimoj laux mi ne apartenas al sxosea trafiko :-)
Tamen analogian obĵeton vi ial ne havas kontraŭ koridoroj aviaj.
> Koridoro ja ekzistas ene de konstruajxo, kaj kiel metaforo
> ankaux en aviado.
Kaj kiel alia metaforo sur la ŝoseoj.
> -------
>>> "Trako" estas alia metaforo, kiun mi povus akcepti, sed kiu havas
>>> alian problemon: komuna difekto de mialandaj ŝoseoj estas uste
>>> "trakoj" -- la paralelaj kanaletoj kiuj estiĝias sur la vojo (en la
>>> neĝeotavolo aŭ en malbona asfalto) pro la premo de la radoj.
[...]
> Jes, dankon, gxi estas logika argumentado, tamen por tiu celo - laux
> mia kompreno - oni uzas "sxpuro". Vidu en PIV.
Jes, vidu en PIV. En la Suplemento PV, PIV1 kaj PIV2 "ŝpuro" estas
1. traklarĝo
2. distanco inter la samaksaj radoj de aŭto.
En ambaŭ okazoj ŝpuro estas nevidebla distanco, dum ŝosea trako estas
videbla kaj sentebla difekto.
Iom surprizas min ke la vortaroj ne konas "skitrako"n, por kiu ankaŭ
la Kukolo donas nur unu trafon. Pli da trafoj donas la mallerta
"skispuro" (spuro, ne ŝpuro), kiu ja logike estus alia afero.
--
Sergio