2009/8/18 Szilvasi Laszlo <[email protected]>: > Rapide improvizita priskribo: > > Sxoseo estas ordinara trafikvojo inter du urbetoj. Kutime (sed ne nepre) gxi > havas unu trakon tien kaj reen. En Euxropo la maksimuma permesita rapido > kutime estas hore 90 km-oj. > > Auxtovojo estas speco de trafikvojo, minimume 2-traka, inter ili > izola/apartiga barilo, sen sametagxa (?) vojkrucigxo. En EU la maks. > permesita rapido estas 110 km-j en horo. > > Auxtostrado estas grandkapacita trafikvojo sen sametagxa (?) vojkrucigxo, sen > trafiklampoj, minimume kun 2 trakoj plus 1 halto-zono (?), + la > tien-reen-direkta vojo estas apartigita per interna verda zono, + deviga > SOS-telefono po 2 (?) kilometroj, ktp. Permesita rapido en EU kutime estas > 130 km hore. > > Mi ripete petas: por jugxi pri la neceso de precizaj esprimoj, provu bv. > traduki legxon/regularon pri trafikado...
Mi konsentas ke precizaj esprimoj povus utili, sed kiel vi sentas vin tiel certa pri ties signifoj? Mi trovas malkoheron en miaj vortaroj pri tiuj vortoj. Ekzemple: PIV1970: sxoseo: (same kiel PIV2002) 1. Largxa vojo, konstruita por veturiloj, iom altigita, ambauxflanke borderita per fosajxo k kovrita per pavimo aux surpremita gruzo. 2. La centra parto de urba strato, borderita de trotuaro auxtovojo: (same kiel PIV2002) Largxa sxoseo, rezervita por la motorveturiloj, arangxita kun apartaj enirvojoj kaj trefkrucigxoj, kun meza dividstrio inter la du inversaj fluoj de veturiloj k du aux tri koridoroj en cxiu direkto auxtostrado: auxtovojo (!) PIV2002: sxoseo: (same kiel PIV1970) auxtovojo (same kiel PIV1970) auxtostrado (kaj strado) ecx ne troveblas de mi en PIV2002. (Oni iam forigis gxin post PIV1970...? Ja mi ecx ne memoris vidi tiun vorton "auxtostrado" antaux cxi tiu diskuto! Gxi sxajnas malpli populara ol sxoseo kaj (auxto)vojo.) Vortaro eo-en de Wells: sxoseo: roadway; (high) road auxtovojo kaj auxtostrado (kaj strado) ecx ne troveblas de mi en Wells. Vortaro en-eo de Wells: freeway: (senpaga) auxtovojo highway: cxefvojo motorway: auxtovojo Vortaro eo-en de Butler: sxoseo: high (main) road, carriage-(cause-high-road)way (especially metalled, macadamized). auxtosxoseo: motor-way auxtovojo: motor-way auxtostrado (kaj strado) ecx ne troveblas de mi en Butler. Vortaro en-eo de Benson: freeway: auxtovojo highway: sxoseo superhighway: auxtovojo, ekspresa sxoseo, ekspresvojo La briteca angla "motorway" versxajne estas pli-malpli sinonimo de la usoneca angla "highway" kaj "freeway" (laux Wikipedia) Vikipedio deklaras la tri terminojn sinonimoj! (Kaj gxi ligas al angla "motorway"): http://eo.wikipedia.org/wiki/A%C5%ADtovojo Aŭtovojo (aŭ aŭtoŝoseo aŭ (aŭto)strado) estas larĝa asfaltita vojego por aŭtoj, kun almenaŭ du paralelaj koridoroj por aŭtoj en ĉiu direkto, kaj plej ofte po aldona vojo rande por starigo de veturilo en kazo de paneo ReVo: sxoseo: Vojo aŭ parto de strato aparte konstruita por veturiloj, iom altigita, ambaŭflanke borderita per fosaĵo, pavima, asfalta aŭ alia tegaĵo auxtovojo: ne aperas. auxtostrado kaj strado ne aperas. Mi rimarkas ke la itala traduko de "sxoseo" estas "autostrada", do versxajne estas iu konfuzo inter "sxoseo" kaj "auxtostrado" por italaj Esperanistoj, kaj ne nur por ili, laux mia supozo... Do jen la problemo: sxajnas ke ambiguo regas, kaj ne klaras al mi kial la difinoj de vi aux de iu alia specifa homo estas la "gxustaj", cxar vortaroj kaj realviva uzado rimarkita de mi tute ne klarigas la aferon. Cxu ekzistas iu pli klara auxtoritata fonto, pri kiu mi ne scias? Nuntempe, sxajnas ke simple diversaj homoj asertas proprajn difinojn, kiuj sonas bone en si mem, sed ne konsekvencas unu kun la alia. konfuzite, russ
