Je Lundo 17 Aŭgusto 2009 20:16:51 Szilvasi Laszlo skribis:
> [...] Sed ankaux la vorto "koridoro" jam havas sian alian signifon en la
> trafika fako, kaj ne tauxgas por sxoseo.
>
> Koridoro estas trafikejo por aviadiloj, kvazaux tunelo, kun precize
> difinitaj parametroj en aera navigado. Koridoroj kutime kunligas du
> radio-punktojn (laux kiuj veturas la aviadiloj), kaj vertikale ili situas
> unu super alia je 350-600 metroj. Vidu ekzemple la koridoran mapon de
> Hungario cxe: http://lazarus.elte.hu/hun/dolgozo/varga/erc.gif - Cxiu
> lando, cetere, havas sian tian mapon.
>
> La termino "koridoro" do ja ekzistas, kaj ne tauxgas por sxoseaj aferoj.

- Kara Laszlo,
ghuste via priskribo de koridoro en aviada kunteksto kvazau perfekte montras 
ke la vorto bone taugas kiel termino ankau en vojtrafika kunteksto.

Tamen mi ne volas enmiksighi en preferoj inter ambau - mi mem uzis ghis nun 
"vico", kvankma mi konscias pri la malperfekteco de tiu elekto.

-- 

Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto" 
http://eo.mondediplo.com
kaj Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org
--
Esperanto - Linukso de la lingvoj
Linukso - Esperanto de la komputiloj
-vl

Rispondere a