Kelkaj inter vi proponis, ke en la difino de kripo (1), de la manĝujo 
do, ni aldonu: = trogo, = staltrogo.

Se vi verŝajne scias, ke en ReVo oni ne simple aldonas. Oni difinu, ĉu 
vorto estas sinonimo (per la etikedo <ref tip="sin">), hiponimo (per la 
etikedo <ref tip="prt">) aux hiperonimo (per la etikedo <ref tip="malprt">).

Kelkaj sugestas, ke "kripo (1)" kaj "staltrogo" estas sinonimoj. Mi 
tamen dubas pri tio. Unu el la diferencoj estas, ke trogo povas enhavi 
fluidaĵojn (aŭ duonfluidan substancon kiel kaĉon), dum kripo ne povas. 
Kripo ja havas fendojn, tra kiuj la bestoj povas fortiri ekzemple la 
fojnon.

Do laŭ mi

kripo estas hiponimo de manĝujo
trogo estas hiponimo de manĝujo
sed kripo kaj trogo ne estas sinonimoj inter si

(same kiel rozo estas hiponimo de floro, tulipo estas hiponimo de floro, 
sed tulipo kaj rozo ne estas sinonimoj).

Atendante la protestojn de Renato, kore salutas ;-)



Paŭl

-- 

Paul Peeraerts
http://paul_peeraerts.ipernity.com/?lg=eo

Rispondere a