> Kara Mireille, > Mi volis nur diri, ke ni malsame pensas: vi pensas, ke vortoj uzita > devas nepre esti registritaj, mi pensas, ke ne, se ili ne kongruas > kun la g'enerla principo: ne uzu novan radikon, se vi povas fari > kunmetaj'on.
Ne. Mi ne pensas ke vorton uzitan nepre oni registru en ReVo ĉar ankaŭ mi opinias ke se eblas trovi taŭgan kunmetaĵon anstataŭ nova radiko oni ne nepre registru la novan radikon. Jen ekzemplo en freŝa kontribuo mia: pri la novulo "represio" mi elpensis unue "repremo" (sen kontrolo en la reto!) kaj poste "kontraŭpremo" (ĉar mi komprenis la obĵeton de Sergio por la re-kunmetaĵo). Finfine mi observis ke ambaŭ proponitajn kunmetaĵojn oni povas miskompreni (dependas de la flanko de kiu oni rigardas la kontraŭulon...) do sen taŭga kunmetaĵo oni devas akcepti la vorton "represio". > El mia vidpunkto "kripo" kaj "staltrogo" estas la sama afero. Vi nun > diras, ke "kripo" estas la tuta artaj'o, kaj tio savus la radikon, > sed mi ankorau' dubas, c'u oni vere bezonas g'in. Hm! Hm! Pardonu sed dekomence mi konceptis la vorton "kripo" kiel la tuta artaĵo, ne mi kiu proponis la difinon 2 kiu montras en kripo nur la staltrogon :-). Kial ne registri la vorton "kripo"? Ĝi estas uzata en sufiĉe "serioza Esperanto" kaj en sufiĉa ofteco, plie, kiu proponis, proponas taŭgan kunmetaĵon por la priparolata objekto? Mi estas certa ke la kunmetaĵo "staltrogo" ne konvenas, la objekto estas nek trogo nek staltrogo. Bonvolu pardoni Mirejan ke ŝi insistas respondante al vi. Mireja
