Mireja skribis:

 >  > Renato Corsetti:
 >
 >  > Jes, sed chiuj, inkluzive de PIV, ekiras d etio ke "kripo" estas la
 >  > porbesta manghujo.
 >
 > ???
 > Chu ReVo devas copii la misdifinojn de PIV?
 > Tiuj kiuj posedas kripon scias ke ili ne posedas porbestan manghujon,
 > tiuj kiuj posedas trogon scias pri la utileco de sia ujo kaj
 > plejprobable ne pensas al kristanaj kripoj :-).

Parte Mireja pravas, sed tamen ne tute.

Estas kredeble prave, ke plej ofte, kiam efektive uzighas la
vorto "kripo", temas pri Kristnaska artajho, kiu bildigas
la naskighon de Jesuo, kaj ne pri staltrogo (kvankam en
la artajho plej ofte trovighas staltrogo, sed la kripo tiam
estas la tuto, ne la trogo).

Sed tamen ja okazas, ke tiuj, kiuj uzas la vorton "kripo" en tiu
arta signifo, uzas ghin ankau en la signifo "staltrogo". Jen
ekzemplo el Ipernity:

   Kutimo de kreado de kristnaskaj kripoj devenas de longjara kulto
   de betlehema kripo kaj estas konata en chiuj kristanaj popoloj.
   http://www.ipernity.com/blog/52425/122958

Sekvas pluraj uzoj de "kripo" por la artajho. Sed gravas tie la
dua apero en "betlehema kripo". Tie temas pri la efektiva
staltrogo, en kiu (lau la rakonto) Jesuo kushis post la nasko.
Tiun originan staltrogon oni kultas dum "longaj" jaroj en chiuj
Kristanaj popoloj.

Jen alia ekzemplo:

   La vizito al lia [de Elvis Presley] naskighloko (chiujare 35-40 mil
   vizitantoj) estas iel simila al pilgrimo al la Betlehema kripo de
   Jesuo.
   http://www.radio-vatikana-esperanto.org/elsendo.php?d=2008-03-13

Tie temas pri komparo kun vizito al la efektiva staltrogo, en kiu
kushis Jesuo, ne pri komparo kun vizito de artajho.

La vorto do tamen havas ambau signifojn. Kaj, kvankam la arta
signifo estas kredeble la pli ofta, oni tamen devas rigardi
la pure trogan signifon kiel bazan, kaj la duan kiel specialighintan
etendon de la baza signifo. La staltrogo estas la centro de tia
artajho.

Lau mia scio, en plej multaj lingvoj, oni tiel uzas la respondan
vorton por staltrogo en ambau signifoj.

-- 
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Rispondere a