Renato Corsetti skribis: > Paul: >> >> Same kiel ni bezonas nek tulipojn nek rozojn. Floro estas >> la vorto, kiun ni serĉas. >> > Paul, vi ĉiam havas emon ŝerci, sed vi scias, ke ne estas la sama afero.
Per sxercoj la stultuloj diras la veron, Renato :-) Sed serioze nun: Ne estas la sama afero por vi, cxar por vi tulipoj kaj rozoj estas cxiutagaj objektoj, dum trogoj kaj kripoj ne estas. Sed por cxevalbredisto la diferenco inter trogo kaj kripo estas same granda kiel tiu inter tulipo kaj rozo por vi. Paŭl -- Paul Peeraerts http://paul_peeraerts.ipernity.com/?lg=eo
