Mireille:

/Mi ne pensas ke vorton uzitan nepre oni registru en ReVo ĉar
ankaŭ mi opinias ke se eblas trovi taŭgan kunmetaĵon anstataŭ nova
radiko oni ne nepre registru la novan radikon./

Bone. Vi estas, laŭ mi, sur la ĝusta vojo.

/Finfine mi observis ke ambaŭ
proponitajn kunmetaĵojn oni povas miskompreni (dependas de la flanko de
kiu oni rigardas la kontraŭulon.. .) do sen taŭga kunmetaĵo oni devas
akcepti la vorton "represio"./

Malbone, eble vi kapitulacis iom tro frue.

/Hm! Hm! Pardonu sed dekomence mi konceptis la vorton "kripo" kiel la
tuta artaĵo, ne mi kiu proponis la difinon 2 kiu montras en kripo nur la
staltrogon :-)./

Jes, sed ĉiuj, inkluzive de PIV, ekiras d etio ke "kripo" estas la porbesta manĝujo.

/ Mi estas certa ke la kunmetaĵo
"staltrogo" ne konvenas, la objekto estas nek trogo nek staltrogo.
Bonvolu pardoni Mirejan ke ŝi insistas respondante al vi./


Vi rajtas insisti ĝis la fino de la tempo.

Amike

Renato

Rispondere a