On 9/27/09, Yury Finkel wrote: [...]
>> Hm, laux mia sperto tiu komando ne rilatas la veran militadon. Gxi >> precipe estas ceremonia, apartenas al paradoj, kaj avertas ne pri >> reala dangxero, sed pri veno de generalo (aux leuxtenato). > Kvankam mi havas suficxe malmultan militistan sperton ;), sed kion vi > dirus pri tia sinsekvo (ofta en filmoj pri militoj, speciale pri la > civitana kaj la Patruja): "Взвод, смирно! Слушай мою команду..." ktp. > ["Plotono, _atentu_! Auxskultu mian komandon..."] Laux mi, cxi tie > estas gxuste _preparo_ por dono de komando, kaj tial la traduko > "Atentu!" estas tre konvena. Tio estas patosa kaj falsa, laux mi tio ne respondas al realaj batalkondicxoj. Fakte, en reala batalo tio estus malebla. Imagu plitonon kiu antaux ol kuri en atakon sin starigas en senmovan pozon prezentante idealan celon por la kontrauxulo. Neimageble. Kaj kiam temas pri preparo al batalo, kiam oni donas detalan instrukcion (Слушай боевой приказ), tio estas egale malkonvena. La batalordono kutime estas iom detala, la oficiroj gxin ricevantaj eble bezonas fari notojn, konsulti la mapon -- tion maleblas fari en strecxa staro. > Sed antaux tiu cxi diskuto mi emis traduki "Смирно!" kiel "Kviete!" La traduko de Krause "senmove!" sxajnas al mi la plej trafa el cxiuj gxis nun aperintaj. >> sed plej ofte gxi estas stulta ceremoniajxo. > Nu, kiel oni ofte diras en la armeo, "cxiu linio de la [militista] > regularo estas pripagita per sango". En la paca tempo kaj en > kondicxoj, kiam militistaro plenumas ceremoniajn funkciojn, tiu > komando certe estas ceremoniajxo. Sed _origine_, kaj en veraj militaj > kondicxoj, gxi versxajne havas sian rektan sencon: devigi soldatojn > stari kviete, por atente auxskulti la ordonon. Normale la senmova staro finigxas tuj post la saluto; post la saluto la normala estro tuj komandas "malstrecxe!", kaj cxiujn eksplikojn donas en tiu stato. Gxuste tiel li povas plej bone komprenigi sian ordonon. Post kiam li cxion eksplikis, li povas demandi, cxu io estas malklara -- kaj kiam cxio klaras, oni eventule komandos "Senmove!" por adiauxi antaux ol foriri al la tasko. La du "Senmove!" estas etiketajxoj, kiuj kadras la esencan parton. > Pri "gardu vin" mi tute konsentas kun vi. >> Interalie, por la mala komando eble konvenus io simila al >> "malstrecxu". > Jes. Eble "malstrecxigxu". >> Kiu cetere neniel signifas "ne plu atentu". > Sed gxi ja signifas "ne plu staru kviete", sekve, ne plu strecxu > atenton (sxerce: ne plu "есть глазами начальство" ;)) Tute male, gxi ebligas turni la atenton al la vere gravaj aferoj. La senmovigo estas maniero senpensigi. Se oni bezonas atenton kaj komprenemon, oni ne ordonas al la strecxe starantaj militistoj (krom dum parado, kiam cetere la temas pri reala kompreno, sed pri speco de baledo). -- Sergio
