On 9/27/09, pistike65 wrote: [...]
> Kara Bertil, > dankon pro la tre kleriga mesagxo - sxajne mi vane havas Pomegon ecx papere > sur mia bretaro! > Tamen, la citita parto ne tute konvinkas min. Cxu vere "volvi", "faldi", > "sigeli" havas "ian kunigan signifon"? Eble pli gxuste estus diri "kompaktigan signifon". > Mi ne sentas tion. Mi kredas ke Vi > kreis regulon ne plene funkciantan... Gxi fakte estas la regulo de la rusa lingvo, kiun Z imitis en Esperanto, sen rimarki, ke "mal-" donas pli logikajn formojn. > eble pli bonus diri ke cxi tiuj uzoj, > efektive ekzistantaj, ekestis pro tio ke "mal" ne suficxe sugestas la > deziratan ideon de disigo, malkunigo, malkompaktigo..., kaj tial la > parolantoj preferis ensxovi "dis"? Laux mia impreso, tio okazis inverse: unue Z senpripense imitis la rusan modelon, kaj poste oni trovis (kaj prave preferis) pli esperantecan solvon. Cetere la angla kaj la franca uzas dis- anstataux mal- multe pli vaste ol la lingvoj slavaj. Eble tiu malakordo helpis ke oni baldaux komprenis, ke oni prefere ne konfuzu la du prefiksojn. > Iel ajn, la uzo al mi sxajnas mallogika. Jes. Temas pri evitinda arkaikajxo. -- Sergio
