pistike65 skribis:
> --- In [email protected], Paul Peeraerts <paul.peerae...@...> wrote:
> 
>> Bone. Cxu Mirek aux Istvan sxangxos la difinon en ReVo? Mi havas la 
>> impreson, ke oni multege parolas tie cxi, kaj kiam finfine oni trovas 
>> interkonsenton, nenio okazas. Eble, cxar cxiu partopreninto pensas, ke 
>> la alia ja adaptos la artikolon?
> 
> Dankon pro la invito, sed mi partoprenas (sporade) nur en la diskutado cxi 
> tie, ne en la redaktado. Mi scias ke estas pli facile kritiki ol fari, sed mi 
> cxiam hezitas aldoni plian eron al la cxiutagaj 999 aferoj nepre farindaj 
> por/pri Esp....
> 

Bone, tion mi komprenas. Sed mi provas iom pragmatisme labori. Estas 
pluraj dekoj, kiuj diskutas tie cxi, sed nur 3-4, kiuj efektive redaktas 
(mi lasas ekster konsidero la dekon da personoj, kiuj aldonas nur aux 
cxefe tradukojn). Do la risko, ke la utila rezulto de plurpersona kaj 
plurtaga diskuto neniam vere eniros la vortaron, estas granda.

Mi sugestas, ke tiuj, kiuj rimarkas, ke diskuto kondukis al iu 
interkonsento, provu vortumi la interkonsenton kaj signalu tion al la 
kelkaj redaktantoj. Eble la aldono de la vorto "konkludo" aux 
"interkonsento" al la temlinio jam povas esti tia signalo.



PaĆ­l

-- 

Paul Peeraerts
http://paul_peeraerts.ipernity.com/?lg=eo

Rispondere a