--- On Mon, 10/12/09, pistike65 wrote:
> Kiam mi pensas pri "akusxo", rapide enkapigxas al mi konata citajxo
> el Horacio: "Parturiunt montes: nascetur ridiculus mus".
Jes, ankaŭ mi pensis pri ĉi tiu verso, ĉar ĝi bone ilustras mian
tezon: "akuŝi" estas la longa penado, la PROCEZO; la nasko estas la
rezulto.
[...]
> Vortaroj povus prezenti kiel proverbaĵon ion similan al „Akuŝas
> montoj muson" (simplan, belan kaj tuj kompreneblan)
Nu, la rusa proverbo tamen estas "гора родила мышь" =
"Monto naskis muson".
Ĉi tie la sama ideo estas esprimita per alia kontrasto (la granda
monto -- la eta muso), sendepende je la penado.
La formo kiun vi citis apenaŭ esprimas la humuron Horacian -- ĉar ĝi
ne apartigas la grandiozan eposan akuŝon disde ties modesta rezulto;
fakte, tiu traduko plie pensigas pri la fabelo pri kulo turmentanta
leonon -- tute alia ideo.
> - tamen De Diego (en sia aperonta vortaro hispana-esperanta)
> preferas adasismon: „Monto gravediĝis, muso naskiĝis".
Sufiĉe simile al la rusa.
> Interese ke nek Berveling nek De Diego uzis "akusx" en sia
> versio - sed nepre uzis ion alian ol "nask" tiuloke.
Mi jam diris kial mi preferas la rusan "Monto naskis muson".
--
Sergio