> "Akusxi" tute ne egalas al "naski", kaj la diferenco ne estas nur aspekta. > Kiam la akusxo komencigxas (hungare: amikor megkezdődik a vajúdás; > angle: when labor sets in; france: quand l'accouchement commence), ofte devas > pasi ankoraux horoj gxis la nasko.
Mi samopinias kun István. La konfuzon tamen kaŭzis PV kaj PIV, kiuj donas difinon laŭ kiu "naski" kaj "akuŝi" estas egalaj. Cetere, la unua akuŝo de mia edzino daŭris 24 horojn. Tamen neniam mia filino diris, ke ŝi naskiĝis de la 30a de oktobro je la 5a horo ĝis la 1a de novembro je la 5a horo!
