> Vilhelmo Lutermano: > - Mi ech miris pri la fundamenteco de la vorto akushi. Chu iu povas > trovi kie precize tiu vorto trovighas en la Fundamento, kaj en kiu > kunteksto? > Mi pensas ke oni tute ne bezonas ghin. "-nask-" kovras chiujn > tiurilatajn nociojn.
Mi ne konsentas. La verbo "naski" komprenigas ke iu aŭ io naskiĝis/os, vive aŭ malvive. Male la verbo "akuŝi" diras nenion pri la naskito/naskoto. Ĝi estas verbo kiu diras pri la fiziologia procezo kies rezulto estas nasko. Ne eblas diri: "Ŝi vizitis la naskejon kie ŝi naskos sian filon" male oni diru: "Ŝi vizitis la akuŝejon kie ŝi naskos sian filon". Mireja
