Kiam mi pensas pri "akusxo", rapide enkapigxas al mi konata citajxo el Horacio: "Parturiunt montes: nascetur ridiculus mus".
Cxu oni vere tradukus samradike "parturire" kiel "nasci"? Kp. Jorge Camacho en recenzo pri Antologio Latina. Volumoj 1 kaj 2. de Gerrit Berveling (permesu al mi reklami ke Fonto jxus eldonis volumon 3): http://www.esperanto.be/fel/mon/rec/alat2.html Horacio, en sia Epistolo al la Pizonoj aŭ Arto Poetika, latinis jene: Parturiunt montes: nascetur ridiculus mus". Laŭvorta traduko estus: Akuŝas montoj: naskiĝos ridinda mus"'. Tamen ĉe Berveling liaj ritmokriterioj ege kondiĉas la rezulton: Naskospasmiĝas montar': ekaperos ridindaĵet': mus'!" Apenaŭ citebla. Oni komparu kun la versio de C.E.R. Bumy en La arto poetika (en Parnasa Gvidlibro), malgraŭ la devo rimi: La mont-akuŝo sole muson naskas". Vortaroj povus prezenti kiel proverbaĵon ion similan al Akuŝas montoj muson" (simplan, belan kaj tuj kompreneblan) - tamen De Diego (en sia aperonta vortaro hispana-esperanta) preferas adasismon: Monto gravediĝis, muso naskiĝis". Interese ke nek Berveling nek De Diego uzis "akusx" en sia versio - sed nepre uzis ion alian ol "nask" tiuloke. amike István Ertl
