Mireille Corobu wrote: > Jes Albert Camus estis franco eĉ dum lia loĝado en Alĝerio, tiam li > estis alĝeriano. > De sia naskiĝo en Alĝerio en 1913 ĝis sia dua edziĝo en 1940 li vivis > en Alĝerio. > Tiam Alĝerio estis en Francujo.
Hm. Tahiti estas politike parto de Francio, tamen en ordinara uzado, mi ne intencus inkluzivi Tahition kiam mi diras "Francio". Same je Kabo-Verdo kaj Portugalio antaŭ 1975. Mi inkluzivus Havaijon en Usono, sed ne Samoon, nek Gvamon. Sed tiukaze Havaijo ja estas samstata kiel la aliaj ŝtatoj, dum Samoo kaj Gvamo estas teritorioj. Kaj la indianaj ŝtatoj ene de Usono estas teorie politike sendependaj, sed mi pensas ke la plejmulto da usonanoj (kaj eble ankaŭ alilandanoj) konsideras ilin parto de Usono. Do povas esti iom malfacile diri kio apartenas al "Francio" kaj kio ne. Ĉiukaze, mi havas la impreson, kiel kelkaj aliaj jam diris, ke "Francio" kaj "Francujo" estas plene samsignifaj. Kaj tio estas nestabila stato por viva lingvo. Ĝenerale, la signifo de unu el la vortoj iomete ŝanĝiĝos aŭ unu el la du malaperos, tiel ke tia paro ne plu ekzistos. Ŝajnas, ke tio jam okazas en la interna lingva sento de iuj parolantoj. La granda problemo estas ke "Francujo" ne estas "ujo de francoj". La sufikso "-uj-" havas tri vaste malsamajn (sed plene fundamentajn) signifojn: lando, arbo, kaj vera ujo. Je arboj, la situacio jam stabiliĝis: oni diras "pomarbo" anstataŭ "pomujo", kaj jen fundamenta solvo. Sed esperantistoj ne elektis la saman vojon kun landoj; "Franclando" ne estas akceptata je la plejmulto, kvankam ĝi ja estus fundamenta kaj paralela al "pomarbo". Ial, ni (aŭ almenaŭ multe de ni) elektis uzi "-i-". Verŝajne pro nacilingva influo; "pomarbo" ja estas simila al la vorto de multaj nacilingvoj, dum "Franclando" tute ne ekzistas en aliaj lingvoj. Mi emas pensi pri la i-landoj kiel apartaj radikoj, kaj do ne radiko kun la sufikso "-i-". Enkonduki novajn radikojn estas pli nature (t.e., pli simile al naturaj lingvoj) ol enkonduki novajn sufiksojn. Tamen, la argumentoj de Sergio (en lia artikolo) pensigis min pri tiu sinteno. Eble ĝi devus esti konsiderata vera sufikso. La vorto "franco" laŭ mia kompreno estas nur etna franco, kaj ne alia loĝanto aŭ civitano de Francio. La finna lingvo havas bonan solvon: ĝi preskaŭ tute ignoras etnecon, kaj uzas la sufikso "-lainen" por ĉio, ekzemple "ranskalainen" estas kaj franco kaj franciano. Se necesas distingigi, oni povas diri "ranskan kansalainen", "civitano de Francio". Tamen, ja ekzistas kelkaj vortoj por etnoj kiuj ne havas sian propran landon. Sed ili estas tiel malmultaj, ke ĉimomente mi ne povas memori ekzemplon; eĉ multaj senlandaj etnoj havas vorton kun la sufikso "-lainen". Ĉu lingvo kiel Esperanto, kun ĝia idealo de homa frateco kaj egaleco, devas havi apartajn vortojn por etnoj? Ĉu vere gravas, laŭ esperantista vidpunkto, ĉu iu loĝanto de Francio estas franco aŭ ne? Ĉu ili ne estas ĉiuj francianoj kaj gefratoj? Sed aliflanke, oni povas fieri pri sia deveno sen pensi ke tiu deveno plibonigas aŭ plivalorigas onin rilate homojn de alia deveno. Do mi ne scias. Kaj tiuj vortoj jam ekzistas kaj uziĝas, do ne estas utile priplendi la aferon.
